Kunvojaĝu

Praktika Esperanto-kurso por studentoj kaj plenkreskuloj

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): GUBBINS, Paul
Eldonejo kaj jaro:   Edistudio (kun ILEI), 1993.
Tipo de instruilo: lernolibro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: internacia
Aĝgrupo: plenkreskuloj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

Bone konstruita leksika kaj gramatika materialo, abundaj utilaj (sed kelkfoje jam ne-aktualaj) ĉiutagaĵoj, tekstoj pri la vivo en E-ujo; laborigaj kaj paroligaj ekzercoj, interesa, vivproksima kadrotemo.

Recenzo(j):

Recenzo, IPR, 1995/4.
Esperanto, 1996.febr. (p.27.)

Opinio de la legantoj:

El 4 opinioj, la averaĝa takso estas 3,8.

Nomo: Boris Kolker (kolker@stratos.net)
Dato: 2002-07-18
Takso: * * * *
Komento: Iam mi verkis recenzon pri tiu ĉi lernolibro por "Monato". Mi memoras ĝin tre bonkvalita kaj freŝa, kun viveca lingvaĵo. Mi miras, ke ĉi tie ĝi estas traktata kiel por komencantoj. Mi dirus, ke ĝi bone taŭgas por progresantoj.


Nomo: Mark Fettes (mfettes@esperantic.org)
Dato: 2002-06-29
Takso: * * * *
Komento: Mi uzis tiun libron en la dua nivelo de NASK (la trisemajna intensa kursaro en Usono) en 1999. Ĝi sukcesis teni la atenton de la kursanoj (temas pri personaj rilatoj de laborantoj en vojaĝoficejo), kaj la ekzercoj estas tre bone elpensitaj, variaj kaj utilaj.


Nomo: Birke Dockhorn (bir.do@web.de)
Dato: 2002-05-22
Takso: * * * *
Komento: Mi uzis tiun ĉi lernolibron en 5-taga internacia kurso por komencantoj. Principe mi pensas, ke ĝi taŭgas kiel bona bazo por internacia kurso: ĝi povas doni fadenon por la progreso kaj bone servas por la hejma ripetado kaj ekzercado, krome post la kurso la lernantoj havas ion por plulerni. La enhavo de ĉiu leciono estas bone digestebla kun mallongaj tekstoj kaj ekzercoj kaj multaj ripetoj. Mi tamen preparis multajn aldonajn materialojn, ĉar laŭ mi la libro mem estas iom seka por uzi nur ĝin dum tuta kurso. Ĝi apenaŭ enhavas bildojn kaj en la longa daŭro mankas varioj en la formo de tekstoj kaj ekzercoj, kvankam ĝia relative regula lecionskemo certe havas ankaŭ avantaĝojn. Min persone ĝenas la nerealisma tema enhavo - tamen la lingvaĵoj mem ja estas sufiĉe realismaj - sed ŝajne miaj lernantoj ne ĝeniĝis kaj bone amuziĝis pri kelkaj parolturnoj en la dialogoj.


Nomo: Manca Turk (turkmanca@yahoo.com)
Dato: 2002-05-07
Takso: * * *
Komento: Mi lernis esperanton per tiu libro kaj nun mi instruas aliajn homojn per ĝi. Ĝi estas bone farita, multe da ekzercoj, sed mi opinias ke ĝi povus esti pli interesa.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron