PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Ankaŭ

Ankaŭ montras, ke la afero ne estas sola, sed ke ĝi aldoniĝas al aliaj jam menciitaj:

  • Ankaŭ Petro ludas gitaron. Aldone al alia(j) jam menciita(j) gitarludanto(j) Petro ludas gitaron.

  • Ankaŭ ŝi estas nomata Amalio, kiel vi, afabla fraŭlino.[Rt.106] Vi ne estas la sola kun tiu nomo.

  • Ili ankaŭ estas en la ĝardeno.[FE.16] Ili estas tie aldone al aliaj personoj.

  • Ankaŭ vi donu al mi vian helpon.[Rt.38] Aliaj jam donis, nun donu vi.

  • Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas iliajn (infanojn).[FE.18] Mi amas (iliajn infanojn) aldone al tio, ke sinjoro Petro kaj lia edzino amas (miajn infanojn).

  • Ĉiu sin enmiksas, ĉiu volas montri, ke li ankaŭ estas saĝa homo.[Rz.10]

  • Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon.[PE.2305]

  • Ankaŭ al vi, mia kara Hermano, li sentigos sian skurĝon.[Rt.41]

  • Mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi.[FE.14]

  • Ankaŭ hodiaŭ mi ne ricevis ankoraŭ lecionojn.[M.19]

  • La reĝo [...] eĉ ne permesis alporti al li manĝaĵon; kaj ankaŭ dormi li ne povis.[Dn.6]

  • Li tre bele ludas violonon, kaj li ankaŭ kantas bele.

  • Ŝia elparolado ne estis la plej perfekta, sed ĝi ankaŭ ne prezentis iajn tro gravajn dekliniĝojn.[M.26]

La pozicio de ankaŭ «

Tre ofte oni aŭdas, ke ankaŭ troviĝu ĝuste antaŭ tio, al kio ĝi rilatas. Tio estas tre bona ĝenerala konsilo por klara stilo, sed ĝi tute ne estas deviga regulo, kiel oni ofte ŝajnigas. En la Fundamento, ĉe Zamenhof, kaj ankoraŭ hodiaŭ ĉe plej multaj Esperantistoj, ankaŭ povas stari post tio, kion ĝi emfazas. Zamenhof ofte tiel uzis ankaŭ, kiam ĝi rilatis al persona pronomo, sed ankaŭ aliokaze. Tion montras pluraj el la ĉi-antaŭaj ekzemploj.

Kiam ankaŭ koncernas KI-vorton, estas eĉ regulo, ke oni metu ankaŭ poste. KI-vortoj tre volas esti komence de sia frazo. Oni do ne diras: *Ankaŭ kiu volas kunludi?* *Li amas virinon, ankaŭ kiu amas lin.* Nepre oni diras: Kiu ankaŭ volas kunludi? Li amas virinon, kiu ankaŭ amas lin.

Nur la kunteksto povas montri kun certeco, kion ankaŭ koncernas. Povas esti bona rekomendo normale meti ankaŭ rekte antaŭ tio, al kio ĝi rilatas, sed oni ne povas tion postuli. Ĉe KI-vortoj tia rekomendo aŭ postulo estus eĉ rekte erariga.

Emfaza akcentado «

En la parolo oni normale emfaze akcentas tiun frazparton, al kiu ankaŭ rilatas, se ankaŭ staras rekte antaŭ ĝi: Ankaŭ mi amas vin. Emfaza akcento je mi.

Sed se ankaŭ staras post la koncernata frazparto, la emfaza akcento trafas anstataŭe ankaŭ: Mi ankaŭ amas vin.

Tia ĉi akcentado tamen ne sekvas striktajn regulojn, sed dependas de la preferoj de la parolanto.