PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

montras, ke io estas surpriza, ke oni ne atendus, ke ĝi validas:

  • La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi antaŭ nia nazo.[FE.33] Oni povus supozi, ke almenaŭ antaŭ la nazo oni ion vidus, sed ne.

  • Timulo timas sian propran ombron.[FE.37] Estas surprize, ke li timas sian propran ombron, sed tiel ja estas.

  • Li estas tre kredema: la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas.[FE.41] Oni supozus, ke almenaŭ tiajn aferojn li ne kredus.

  • Li estas tre purema, kaj unu polveron vi ne trovos sur lia vesto.[FE.41]

  • Per unueco ni pli aŭ malpli frue nepre venkos, se la tuta mondo batalus kontraŭ ni.[OV.410]

La pozicio de «

staru ĉiam ĝuste antaŭ tio, kion ĝi koncernas. Vidu ekzemplojn ĉi-antaŭe. Sed, kiam rilatas al subfrazo kun se, Zamenhof ofte metis post se, verŝajne por bonsoneco. Tio estas iom mallogika, sed ĉar miskompreno praktike ne eblas, ne necesas kondamni tian uzadon:

  • La fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara.[FAnt]