PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

I-verboj kiel rekta priskribo

Rekta priskribo de O-vorto «

I-verbo povas esti rekta priskribo de O-vorto, precipe de aga O-vorto. La I-verbo ĉiam staras post la O-vorto:

  • Forte min doloras la nepovado helpi vin sur via malfacila vojo.[M.91] = Forte min doloras, ke mi ne povas helpi vin...

  • Mi ricevas grandan deziron edziĝi.[FA3.96] = Mi ekdeziregas edziĝi.

  • Mi alveturis ĉi tien [...] kun la firma decido servi sub vi.[Rt.84]

  • Kabinetaj provoj [...] kalkulas je ĝia preteco pionire oferi sian tempon.[FK.230] (Ĝi = la mondo).

  • Lia propono elekti novan prezidanton ne estis akceptita.

  • Neniu sentas la bezonon ŝanĝi ilin.[L2.38]

  • Mi estas honesta, kaj vi havis nenian rajton paroli al mi en tia maniero.[M.172]

  • Ŝi havas la ambicion fariĝi prezidanto. = ...la ambicion, ke ŝi fariĝu prezidanto.

  • Ŝi ricevis la taskon trovi trinkaĵon. = ...la taskon, ke ŝi trovu trinkaĵon.

Rekta priskribo de A-vorto aŭ E-vorto «

I-verbo povas ankaŭ esti rekta priskribo de A-vorto aŭ E-vorto, precipe de aga A-vorto aŭ E-vorto:

  • Mi estas inklina ne fari tion.[LR.93] = ...inklinas ne fari...

  • Mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon.[M.57] ...kapablas instrui...

  • La rabeno, ne kapabla paroli, kelkfoje movis sensone la lipojn.[Rn.14]

  • Mi estas preta iri por vi piede al la fino de la mondo.[M.83]

  • Li estis kontenta manĝi nur bovleton da rizo.

  • Ĉesante hodiaŭ esti mia zorgato kaj forlasante nin [...] vi nun eniras en la mondon.[BV.22]