PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Datoj

Por montri daton oni sekvu la jenajn modelojn. La vortoj tago kaj en la jaro estas tre ofte nur subkomprenataj:

  • Estis la tria (tago) de Decembro (en la jaro) mil naŭcent naŭdek unu.

  • Hodiaŭ estas la dua (tago) de Majo (en la jaro) du mil kvin.

  • Morgaŭ estos la dudek kvina (tago) de Julio (en la jaro) du mil dek.

Por jaroj oni ankaŭ povas uzi vicordajn nombrovortojn, sed tio fariĝas pli kaj pli malofta: Estis la lasta de Januaro (en la jaro) mil-okcent-okdek-sepa.

Inter la tago kaj la monato oni ĉiam uzu de, ĉar la vicorda nombrovorto ne rilatas al la monato, sed al la vorto tago, kiu normale estas forlasita: la unua de Majo = la unua tago de Majo, la dek-tria de Decembro = la dek-tria tago de Decembro. Se oni diras la unua Majo, oni parolas pri la unua el pluraj Maj-monatoj.

Rolmontriloj de dato «

Por montri la daton, kiam io okazis, oni uzu taŭgan rolmontrilon. Ofte oni uzas la finaĵon N:

  • Ili venos la sepan (tagon) de Marto. = Ili venos en la sepa (tago) de Marto.

  • La unuan de Majo ili komencis sian vojaĝon.[FA3.127] = En la unua (tago) de Majo...

  • Mi laboris tie ĝis la unua de Aŭgusto mil naŭcent sesdek.

  • Antaŭ la lasta tago de Junio vi devas trovi laboron.

  • Post la dek kvina de Marto ŝi loĝos ĉe mi.

Skribo de dato «

Kiam oni skribas daton, ekz. ĉe la komenco de letero, oni skribas kutime jene:

  • lundon la 26-an de Novembro 1997
  • merkredon la 9-an de Marto 2001

Rimarku la N-finaĵojn ĉe la semajntago kaj la monatotago.

Oni povas ankaŭ mallongigi tian datoskribon, ekz.: 26 Nov. 1997, 9 Mar. 2001. Oni prefere ne uzu ciferojn por monato, ĉar mallongigoj kiel 9.3.01 ne estas same komprenataj en ĉiuj landoj. Ĉu temas pri la 9-a de Marto aŭ pri la 3-a de Septembro?