PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Bazaj reguloj por O-vortoj

Vorton kun la finaĵo O oni nomas O-vorto. O-vortoj estas nomoj de aferoj, konkretaĵoj, abstraktaĵoj, homoj, bestoj, fenomenoj, agoj, kvalitoj, specoj, individuoj k.t.p.:

  • tablo = nomo de konkretaĵo
  • hundo = nomo de bestospeco
  • saĝo = nomo de kvalito
  • amo = nomo de sento
  • kuro = nomo de ago
  • martelado = nomo de agado
  • Petro = nomo de persono
  • Berlino = nomo de urbo

Post O-finaĵo povas sekvi J-finaĵo por multe-nombro, kaj N-finaĵo por frazrolo. Oni ankaŭ povas meti ambaŭ, sed ĉiam J antaŭ N:

tablojtablontablojn
hundojhundonhundojn

Oni povas anstataŭigi la finaĵon O per apostrofo ('), sed nur kiam ne sekvas J aŭ N: hund' = hundo, saĝ' = saĝo, am' = amo, kur' = kuro, Berlin' = Berlino.

Legu ankaŭ pri O-vortaj frazpartoj kaj pri propraj nomoj.