PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Tabelvortoj je A

kia
"de kiu speco, havanta kiun econ"
tia
"de tiu speco, havanta tiun econ"
ia
"de iu speco, havanta iun econ"
ĉia
"de ĉiu speco, havanta ĉiun econ"
nenia
"de neniu speco, havanta neniun econ"

Tabelvortoj je A rolas A-vortece kaj priskribas la samajn specojn de vortoj kiel A-vortoj. Ili ricevas J-finaĵon kaj N-finaĵon laŭ la samaj reguloj kiel A-vortoj. Sed tabelvortoj je A montras ĉiam ecojn kaj specojn, dum vortoj kun vera A-finaĵo povas havi multe pli variajn signifojn.

Tabelvortoj je A estas difiniloj. Tial oni ne povas uzi la kune kun ili.

Legu pri la diferenco inter tabelvortoj je A kaj tabelvortoj je U.

Kia «

  • Kia li estas? Ĉu li estas maljuna aŭ juna?[Rz.39] Demanda kia.

  • Kia supo ĝi estas? Vi simple akvon enverŝis en la tason.[Rz.27]

  • Kian aĝon vi havas?[M.155]

  • Kia estas via nomo?[FA1.34] Aŭ: Kiu [el ĉiuj nomoj] estas via nomo? Aŭ pli ofte: Kio estas via nomo? Zamenhof uzis ankaŭ: Kiel estas via nomo?[Rz.63] Plej ofte oni tamen diras: Kiel vi nomiĝas?

  • Ni ŝajnigu, kvazaŭ ni tute ne scias, kia homo li estas.[Rz.32] Kia en demanda subfrazo.

  • Ŝi sentis, kian por ŝi nefavoran impreson ŝia ludado faris sur la virino.[M.28]

  • Kia ĝoja festo![FE.10] Ekkria kia.

  • Kia bela persono ŝi estas! kiaj okuloj! kiaj haroj! staturo de reĝino![M.46]

  • Kian belan sabron kaj grandan tornistron vi havas![FA1.1]

  • Kia estas via laboro, tia estas via valoro.[PE.835] Rilata kia.

  • Nun konfirmiĝis do lia opinio, ke ŝi ne estas tia, kia devas esti reĝino.[FA1.112]

  • Tiu ĉambro havis ŝajnon de saloneto; sed en efektiveco ĝi estis komercejo tia sama, kiaj estas ĉiuj aliaj komercejoj.[M.20]

  • La bildo ne estis tia, kiajn oni ordinare vidas, ne, ĝi havis en si vivon.[FA1.123]

Se post tia(tia) sama ne sekvas tuta frazo (kun ĉefverbo), sed sola frazparto, tiam oni ne uzas kia, sed komparan kiel: Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj.[FE.27] La virineto de maro vidis, ke ŝi havas korpon tian kiel ili.[FA1.67]

Tia «

  • Dio gardu! mi estas tute moderna, kaj tia oni devas esti.[FA3.50] Tia montras la antaŭe diritan econ.

  • Mi ne apartenas al tiaj personoj.[M.85] Tia montras ion antaŭe diritan.

  • Be! li staris senhelpe, tian respondon li ne atendis.[FA3.97]

  • Estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj.[FA1.47] Tia almontras la postan ke-frazon.

  • Mi havas tian senton kvazaŭ mi kisus mian patrinon![FA2.26] Tia almontras la postan kvazaŭ-frazon.

  • Restu ĉiam tia, kia vi estas![FA3.60] Tia almontras la postan kia-frazon.

  • La arbo de la suno estis belega arbo tia, kian ni neniam vidis.[FA3.114]

  • Tie estis tia izoliteco, kiun ŝi neniam antaŭe spertis.[FA1.105] Tia almontras la postan kiu-frazon.

  • Mi ĝojas, ke vi havas tian saman opinion, kiel mi.[Rz.59] Tia almontras la postan kiel-komparon.

  • Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn.[FE.18] Tiajn difinas la tutan frazparton longajn leterojn. Oni povus ankaŭ uzi tiel, kiu priskribus nur la A-vorton longajn. La signifodiferenco estas tre malgranda.

  • Al tiuj ĉi prefiksoj kaj sufiksoj estas donita la signifo de memstaraj vortoj, kaj kiel tiaj ili estas lokitaj en la vortaro.[FK.233] Tiaj = memstaraj vortoj.

Iafoje kiam ĉeestas rilata kia-subfrazo, tia povas esti forlasata.

Ia «

  • Via vino estas nur ia abomena acidaĵo.[FE.35]

  • Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon.[FE.35]

  • Ni ne povis atingi ian rezultaton.[FE.42]

  • Ili kuradas tien kaj reen, kvazaŭ ili havus ian laboron.[FA2.153]

  • En la pordega arkaĵo staris ankoraŭ Aleĉjo kaj interparolis mallaŭte kun ia juna viro.[M.172]

  • Ib en timego elsaltis sur la teron kaj kuris ian distancon.[FA3.88]

  • Ne ekzistas homo, kiu ne havus iajn pekojn.[Rz.8]

  • Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas.[M.156]

Ĉia «

  • Maldiligenteco estas la radiko de ĉia malbono.[FA3.122]

  • Ĉia dono estas bono.[PE.225]

  • Ŝi meritis ĉian laŭdon.[FA1.51]

  • En ĉia okazo la artikoloj devas ĉiam esti subskribitaj per plena nomo kaj adreso.[OV.98]

  • La plej granda parto de la publiko estas tute indiferenta por ĉia nova afero.[OV.85]

Nenia «

  • Nenia Dio ekzistas![Rt.127]

  • Nenia konstruo povas esti sen bruo.[PE.1709]

  • Pli da mono ŝi ne havis, kaj laborenspezon ŝi havis nenian.[M.178]

  • — Ĉu ekzistas nenia loko en la mondo, kie mi povus ion ellerni? [...] — Mi konas nenian tian lokon.[M.137]

  • Nenia dancistino povos flirtadi tiel gracie kiel vi.[FA1.61]

Vortfarado «

Tiaĵo = "tia aĵo, afero tia": Mi ne ŝatas tiaĵojn. Pri tiaj ĉi kunmetaĵoj vidu ĉi-antaŭe ĉe tabelvortoj je O, kaj ankaŭ Tabelvortaj postpartoj kaj ordinaraj finaĵoj.