PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Pasivo — bazaj reguloj

Frazojn kun objekta verbo oni povas transformi de aktivo (normala frazo) en pasivon. Pasivo estas kvazaŭ inversa maniero prezenti agon. Kiam oni pasivigas frazon, okazas tri ŝanĝoj:

  • La objekto fariĝas subjekto (kaj perdas sian N-finaĵon).
  • La ĉefverbo fariĝas kunmetita verbo: esti + pasiva participo.
  • La aktiva subjekto malaperas aŭ fariĝas de-komplemento.

La knabino vidas la domon.

  • la domon la domo
  • vidas estas vidata
  • la knabino de la knabino

La domo estas vidata de la knabino.

Li batis sian hundon per bastono.

  • sian hundon lia hundo
  • batis estis batata
  • li povas malaperi

Lia hundo estis batata per bastono.

En la lasta ekzemplo sia fariĝas lia, ĉar la subjekto ŝanĝiĝis. Legu aparte pri la reguloj de si.

Oni uzas pasivon por movi la atenton for de la aktiva subjekto al la ago. Ankaŭ la iama objekto (la nova subjekto) ricevas pli da atento. Oni ofte uzas pasivon, kiam oni parolas pri tre ĝenerala afero, kiam apenaŭ ekzistas aktiva subjekto:

  • Mi ĉiam volonte aĉetas tiun ĉi komercaĵon. Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi.[FE.25]

  • Iu lavos vin. Vi estos lavita.[FE.25]

  • Estu trankvila, mi pagos mian tutan ŝuldon al vi baldaŭ. Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ.[FE.25]

  • Oni ne serĉus nun tiel longe mian oran ringon, se vi ne estus kaŝinta ĝin tiel lerte. Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi.[FE.25]

Pasivo kun E-finaĵo «

Se la pasiva subjekto estas subfrazo, la pasiva participo devas havi E-finaĵon. Tiaj pasivigoj okazas normale nur, se la aktiva subjekto estas oni:

  • Oni nun interkonsentis, ke Johano en la sekvanta mateno denove venos en la palacon. Estis nun interkonsentite, ke Johano en la sekvanta mateno denove venos en la palacon.[FA1.44]

Oni devas uzi E-participon ankaŭ kiam la pasiva subjekto estas I-verbo:

  • Oni ordonis al la lernoknabo de la peltisto alporti botelon da vino. Al la lernoknabo de la peltisto estis ordonite alporti botelon da vino.[FA3.107] Senca subjekto de alporti estas la lernoknabo. Subjekto de ordonis estas oni.

  • Ĉu oni permesas (al mi) demandi, kun kiu mi havas la plezuron paroli? Ĉu estas permesate demandi, kun kiu mi havas la plezuron paroli?[FA1.76]

Oni uzas E-participon ankaŭ kiam la pasiva subjekto estas kvanta E-vorto aŭ kvanta E-vorteca vorteto:

  • Oni parolas multe pri Kostromaj kaj Saratovaj. Pri Kostromaj kaj Saratovaj multe estas parolate.[Rz.11] Multe estas objekto de la aktiva verbo parolas, kaj fariĝas subjekto de la pasiva verbo estas parolate.

Foje objekta verbo aperas en frazo sen objekto. Se oni pasivigas tian frazon, la rezulto estas sensubjekta pasiva frazo. La participo tiam havu E-finaĵon. Tiaj pasivigoj okazas normale nur se la aktiva subjekto estas oni:

  • La malgranda knabino ellernis kanton, en kiu oni ankaŭ parolis pri rozoj. La malgranda knabino ellernis kanton, en kiu ankaŭ estis parolate pri rozoj.[FA2.52] La objekta verbo parolis ne havas objekton. Sekve la pasiva frazo ne havas subjekton.

  • La pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj oni pardonos al li. La pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li.[Lv.4]

Se ĉeestas la pasiva subjekto (la objekto de la responda aktiva frazo), kaj se ĝi estas O-vorto aŭ O-vorteca vorto, oni nepre devas uzi A-finaĵon ĉe la participo: Vortoj estis parolataj pri rozoj. Lia peko estos pardonita al li. Aperis proponoj uzi en tiaj ĉi frazoj pasivan E-participon kaj konservi la N-finaĵon de la senca objekto: *Viandon ne estas manĝate ĉi tie.* Tiaj strangaj miksoj de aktivo kaj pasivo ne eblas en Esperanto. Oni devas diri viando ne estas manĝata ĉi tieĉi tie oni ne manĝas viandon.

La vera aganto «

Se oni volas konservi en pasiva frazo la originan subjekton de la aktivo, oni devas uzi la rolvorteton de:

  • Ĝi estis trovita de mia frato. = Mia frato trovis ĝin.

  • La piano estas ludata de vera majstro. = Vera majstro ludas la pianon.

La rolvorteto de havas multajn signifojn, sed ĉe pasiva participo de normale ĉiam montras aganton. Se tamen estas risko de miskompreno oni povas uzi fare de: Ĝi estis forprenita fare de mi. = Mi forprenis ĝin.

Iafoje ĉe pasivaj verboj de scio kaj kono oni montras la aganton per al.

Alternativoj al pasivo «

En la parola lingvo pasivo estas malofta. Legu pri alternativoj al pasivaj formoj.