PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Personaj pronomoj

mi
"la parolanto"
ni
"la parolanto kaj alia(j) persono(j)"
vi
"la alparolato(j)"
li
"la priparolata vira persono aŭ persono kun nekonata sekso"
ŝi
"la priparolata ina persono"
ĝi
"la priparolata aĵo, besto aŭ infaneto"
ili
"la priparolataj personoj, aĵoj, bestoj aŭ infanetoj"
oni
"neprecizigita(j) persono(j)"
si
"la sama persono kiel la subjekto", se tiu ne estas mi, nivi (aŭ ci)

Teorie ekzistas ankaŭ la pronomo ci = "la alparolato" (unu-nombra), sed ci normale ne estas uzata. Oni uzas vi kaj unu-nombre kaj multe-nombre.

Personaj pronomoj povas ricevi la finaĵon N: Mi amas vin. Ilin konas Karlo. Ĉu vi ĝin vidas? Elizabeto lavas sin en la lago.