PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Rilataj subfrazoj

Tabelvortoj je KI ankaŭ enkondukas subfrazojn sen demanda signifo. Ofte tia KI-vorto iel reprezentas aferon, kiu troviĝas ankaŭ en la ĉeffrazo. Tiajn KI-vortojn oni nomas rilataj, ĉar ili montras rilaton inter la subfrazo kaj la ĉeffrazo.

Multaj detaloj pri rilataj KI-vortoj estas klarigataj nur en ĉe kiu, la plej grava KI-vorto, sed validas principe por ĉiuj KI-vortoj.

Rilata KI-vorto staras (normale) komence de la subfrazo kiel frazenkondukilo.