PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Alternativaj frazkonstruoj

Alternativaj subjektoj «

Ĉe iuj verboj du aŭ pli da rolantoj iel "faras" la agon, sed en malsamaj manieroj. Iu ajn el ili povas aperi kiel subjekto.

Kovri «

La subjekto povas esti tiu, kiu kaŭzas, ke io kaŝu ion alian: Mi bele kovris mian liton per multkoloraj teksaĵoj el Egiptujo.[SS.7] En ĉi tia uzo kovri montras (momentan) agon. La subjekto povas alternative esti io, kio estas en tia pozicio, ke ĝi kaŝas ion. Eventuala kaŭzinto de la kovrado normale ne aperas: Nigra lana tuko kovris ŝiajn harojn.[M.116] Tapiŝoj kovris la plankon.[FA3.59] En ĉi tia uzo kovri montras daŭran staton. La aktuala signifo povas influi la elekton de pasiva participo, se oni pasivigas la frazon.

Bati «

La subjekto estas normale tiu, kiu kaŭzas baton: Li batis sian hundon per bastono. La tamburisto batas sian tamburon. La subjekto povas ankaŭ esti io, kio trafas ion bate: Forta pluvo batis la fenestran vitron. Altan arbon batas la fulmo.[PE.62]

Bati povas ankaŭ signifi soni per batoj. Tiam la subjekto estas tio, el kio venas la sono: Pro kio batas la tamburo?[H.174] Se temas pri hor-montra batsono, la subjekto povas esti horloĝo: La horloĝo sur la granda preĝeja turo ĵus batis la kvinan horon.[FA2.52] Sed ankaŭ la horo povas aperi kiel subjekto: Jam la dekdua horo batis.[H.28]

Alternativaj objektoj «

Ĉe iuj verboj du aŭ pli da aferoj estas iel trafataj de la ago, sed en malsamaj manieroj. Iu ajn el ili povas aperi kiel objekto.

Danki «

La objekto normale estas tiu, kiu faris ion bonan kaj tial ricevas dankon: Li tuj faris kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.[FE.31] Sed ankaŭ la kaŭzo de la danko povas esti objekto: Al lia energia laborado nia afero dankas multajn el siaj sukcesoj en Francujo.[OV.247]

Peti «

La objekto povas esti la persono, al kiu la peto direktiĝas, aŭ la afero, kiun la subjekto iel volas: Ŝi tiel plenkore petadis Dion pri helpo.[FA1.109] Mi petas pardonon de vi.[M.183]

Pardoni «

La objekto povas esti la persono, kies kulpon oni nuligas, aŭ la afero, pri kiu temis la kulpo: Mi pardonis al la malamiko lian kulpon. Mi pardonis la malamikon pri lia kulpo.

Pagi «

La objekto povas esti la prezo, la aĉetaĵo, la pagilo aŭ la ricevanto de la pago: Mi pagis la prezon de la manĝo. Mi pagis la manĝon per dolaroj. Mi pagis dolarojn por la manĝo. Mi pagis la kelneron per monbiletoj.

Sed oni ne povas samtempe havi plurajn objektojn kun malsamaj rilatoj al la ĉefverbo. Ne diru: *Mi dankis lin la tujan plenumon de mia deziro.* *Mi petas vin pardonon.* *Mi pardonis la malamikon lian kulpon.* *Mi pagis la kelneron monbiletojn.*

Ankaŭ sciigi kaj memorigi havas alternativajn objektojn.