PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Kompleksaj verboj

Verboj kiel povi, voli, komenci, fini, ĉesi k.a. ofte aperas kune kun I-verbo. La du verboj kune formas kvazaŭ unu kompleksan verbon. Normale la I-verbo signife estas la pli grava parto, kaj ĝi decidas la frazrolojn:

  • Komencis pluvi. La ĉefverbo komenci per si mem normale postulas kaj subjekton kaj objekton, sed la frazkonstruon decidas pluvi, kiu estas sensubjekta kaj senobjekta verbo.

  • Ĉesis neĝi. La ĉefverbo ĉesi normale havas subjekton, sed neĝi estas sensubjekta verbo.

  • Ĉu vi jam ĉesis rigardi televidon? La ĉefverbo ĉesi ne povas havi objekton, sed rigardi estas objekta verbo.

  • Povus temi pri arkitekturo. La ĉefverbo povi normale havas subjekton, sed temi regas la frazon, kaj ĝi povas esti sensubjekta.

  • Ili finis labori. La ĉefverbo fini normale havas kaj subjekton kaj objekton, sed labori ne havas objekton. Oni povus ankaŭ diri, ke ĝuste la I-verbo labori estas la objekto de fini.