PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Sensubjektaj verboj

Preskaŭ ĉiu Esperanta verbo devas havi subjekton, sed kelkaj verboj ne bezonas tian rolanton. Ili estas sensubjektaj. Sensubjektaj verboj estas normale ankaŭ senobjektaj.

Tagiĝi «

Sola tagiĝas (aŭ alia ĉefverba formo) sufiĉas por fari kompletan frazon: Tagiĝis. Baldaŭ tagiĝos.

Temi «

Temi ne bezonas subjekton, sed havas normale pri-komplementon, kiu montras la aktualan temon: Temas pri politiko. Verŝajne temos pri ni. Tio, kio havas temon, povas tamen aperi kiel subjekto: La kunveno temis pri la milito. Mia prelego temos pri Zamenhof. PMEG temas pri Esperanta gramatiko.

Pluvi «

Pluvis hieraŭ. Baldaŭ pluvos. / Pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas senĉese, senfine, senhalte.[OV.591] Se io alia ol pluvakvo falas pluvsimile, tio aperas kiel subjekto: Ĉiuspecaj demandoj pluvis sur ŝin. Ŝtonoj pluvis sur ilin. (La falaĵo ne povas aperi kiel objekto. Ne eblas: *Pluvis ŝtonojn sur ilin.*)