PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Specialaj elparolaj reguloj

Kromakcentoj «

En longaj vortoj povas aperi, krom la ĉefakcento sur la antaŭlasta vokalo, ankaŭ pli malfortaj akcentoj, kromakcentoj, precipe en kunmetitaj vortoj. Kromakcentoj estos ĉi-poste montrataj per la supersigno ´. Ĉefakcenton montras majusklo.

La vorto matenmanĝo povas elparoliĝi: matenmAnĝo, maténmAnĝomátenmAnĝo

Oni elparolas matenmAnĝomátenmAnĝo, se oni sentas la vorton kiel unu tuton. Oni elparolas maténmAnĝo, se oni volas distingi la partojn de la kunmeto. Oni tiam kvazaŭ elparolas la vorton mateno, kiu havas akcenton sur E.

Regulo ekzistas nur pri ĉefakcentoj. Kromakcentoj estas ĉiam libervolaj. Oni principe povas elparoli tute sen kromakcentoj, sed kiam oni ja uzas kromakcenton, oni povas ĝin meti, kien oni volas.

Por distingi parton de kunmetita vorto, oni en la praktiko ofte eĉ malobeas la regulon pri ĉefakcentoj. Oni povas tiom akcenti sur la E de maténmanĝo, ke ĝi fariĝas pli forta ol la ĉefakcento. Tio estas natura, kiam oni volas forte kontrastigi inter ekz. vespermanĝo kaj matenmanĝo. Tiel oni ofte emfaze akcentas la prefikson MAL, kiam oni volas forte kontrastigi ion al ĝia malo, ekz.: Tio ne estas bona, sed málbona. (Kun tre forta akcento sur MAL.) Efektive oni tiam elparolas kvazaŭ MAL estus aparta vorto. Tiaj okazaj rompoj de la akcentoregulo estas tute naturaj kaj permeseblaj.

Distingaj paŭzetoj «

Alia rimedo por distingi la partojn de kunmetita vorto estas enmeti mallongegajn paŭzetojn inter la partoj. Normale tiaj paŭzetoj estas uzataj kune kun kromakcentoj. Ĉi-poste la signo vertikalo, |, montras tiajn paŭzetojn:

  • Maten|manĝo kontrastas al ekz. vesper|manĝo.

  • Konk|ludo (kunmetita) kontrastas al konkludo (nekunmetita).

Ne ekzistas devigaj reguloj pri distingaj paŭzetoj. Oni nepre ne trouzu ilin, ĉar tio malbeligas la elparolon. Principe oni povas elparoli tute sen distingaj paŭzetoj.

Duoblaj literoj «

Du sinsekvajn identajn literojn oni elparolu duoble.

Duoblaj vokaloj estas oftaj. Oni devas elparoli ambaŭ vokalojn: opinii = opinI-i, ĝuu = ĝU-u, treege = tre-Ege, metroo = metrO-o, praa = prA-a, maato = ma-Ato k.t.p. Duobla vokalo ne egalas al duoble longa vokalo. Ĉiu el la du vokaloj devas esti aparte elparolata.

Duoblaj konsonantoj ekzistas en kunmetitaj vortoj kaj en kelkaj malmultaj radikoj, ĉefe propraj nomoj. Oni devas elparoli ambaŭ konsonantojn.

Ĉe duoblaj eksplodaj sonoj oni devas aŭdigi du eksplodojn, ekz.: ekkoni = ek-koni (du apartaj k-sonoj), tualettablo = tualet-tablo (du apartaj t-sonoj). Komparu kun ekz. KP aŭ PT (ekpensi, kapti...), kie ambaŭ eksplodaj konsonantoj estu plene elparolataj.

Multaj tamen simpligas la elparolon de duoblaj eksplodaj konsonantoj. Ĉe ekz. duobla T ili ne eksplodigas la unuan T-sonon, sed elparolas unu longan T (ili tenas la baron de la aerfluo pli longe). Ĉe rapida aŭ ne aparte zorga elparolo tia simpligo estas tolerebla, sed ĉe zorga elparolo oni devas ĉiun konsonanton elparoli.

Ankaŭ ĉe duoblaj seneksplodaj konsonantoj oni devas elparoli ambaŭ sonojn plene. Sed tiaj konsonantoj ne enhavas ian paŭzon. Ĉe ekz. NN, LL, SS, FF k.s. oni ne bezonas fari distingan paŭzon inter la du konsonantoj, ekz.: sennoma, ennaĝi, Anno, Finno, mallonga, Pollando, ellerni, Ŝillero. En kunmetitaj vortoj povas tamen esti nature fari paŭzeton (mal-longa, Pol-lando, en-naĝi, huf-fero), sed tio ne estas deviga.

Duoblaj konsonantoj ene de radikoj «

Duoblaj konsonantoj ene de radikoj estas maloftaj kaj fremdaj en Esperanto, sed tute ne malpermesitaj. Jam en la Fundamento troviĝas la nomoj Anno[FE.36] kaj Ŝillero[FG]. Ili havas duoblajn seneksplodajn konsonantojn, kiuj estas ne tro malfacile elparoleblaj.

Ekzistas ankaŭ kelkaj malmultaj radikoj kun duoblaj eksplodaj konsonantoj: nette, getto, vatto, Mekko k.a. Se oni uzas tian vorton, oni devas ĝin elparoli laŭ la ĉi-antaŭaj reguloj, sed ĉiam eblas trovi alternativon pli facile elparoleblan: nete, geto, vato, Mekao° k.s.

Estas rekomendinde uzi duoblajn konsonantojn nur en kunmetitaj vortoj kaj en propraj nomoj. Krome oni uzu en propraj nomoj prefere nur seneksplodajn duoblajn konsonantojn laŭ la modelo de la Fundamentaj Anno kaj Ŝillero (eble oni eĉ uzu nur NN kaj LL). La popolnomo Finno ne estas propra nomo, sed popolnomoj estas similaj al propraj nomoj. En zorga elparolo oni distingu klare inter Finno kaj fino, kaj la kunmeton Finnlando oni ne konfuzu kun fin-lando.

TC, TĈ, DĜ «

Similaj al duoblaj konsonantoj estas la maloftaj sinsekvoj TC, TĈ kaj DĜ. Ili devas esti plene elparolataj: budĝeto = bud-ĝeto, matĉo = mat-ĉo. Ankaŭ por tiaj malfacile elparoleblaj vortoj eblas trovi pli facilajn alternativojn, ekz.: buĝeto, maĉo.

Elparolo de mallongigoj «

Mallongigojn oni povas elparoli per la nomoj de la literoj. Ĉiu litero tiam elparoliĝas kiel aparta vorto. Iajn mallongigojn oni povas elparoli kiel vortojn. Oni ankaŭ povas ĉiam elparoli per la plena ne mallongigita formo. Jen ekzemploj:

ILEI povas esti elparolata en tri manieroj:

  • i lo e i (per la liternomoj, kiel kvar apartaj vortoj)
  • ilEi (kiel unu vorto)
  • Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (plene)

k.t.p. povas esti elparolata en du manieroj:

  • ko to po (per la liternomoj, kiel tri apartaj vortoj)
  • kaj tiel plu (plene)

IJK povas esti elparolata en du manieroj:

  • i jo ko (per la liternomoj, kiel tri apartaj vortoj)
  • Internacia Junulara Kongreso (plene)

Kiam oni elparolas per la liternomoj, oni ne kunŝovas la nomojn en unu vorton (kvankam mallongigoj normale estas skribataj unuvortece). Se oni elparolus unuvorte, oni devus akcenti la antaŭlastan vokalon, *kotOpo*, *ijOko*, sed tiel neniu elparolas.