PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

NJ

Per NJ oni faras karesajn nomojn de virinoj. Komparu kun ĈJ kaj ET. Antaŭ NJ oni uzas mallongigitan formon de la nomo. Kutime oni konservas ĉirkaŭ 1 ĝis 5 literojn:

  • Mario Manjo[FE.38]Marinjo[FE.38]
  • Klaro Klanjo[FE.38]
  • Sofio Sonjo[FE.38]Sofinjo[FE.38]
  • Patrino Panjo
  • Onklino Onjo
  • Fratino Franjo

Uzante NJ oni normale forigas eventualan IN-sufikson. Iafoje oni tamen povus reteni la vokalon de IN, se tio helpus krei pli bonsonan formon: kuzino Kuzinjo[M.47], knabino Knabinjo. Eble oni eĉ povas uzi superfluan IN-sufikson, se tio helpas al bonsoneco: Klaro Klarino Klarinjo.