PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Ŝajnaj kunmetaĵoj

Multaj vortoj aspektas kvazaŭ ili estus kunmetitaj, kvankam ili ne estas. Kolego (samprofesiano) povus esti miskomprenata kiel kol-ego (longa kolo), okulo (vidorgano) povus esti miskomprenata kiel ok-ulo (persono karakterizata de la nombro 8), lumbriko (speco de vermo) kiel lum-briko (briko el lumo), haringo (speco de fiŝo) kiel har-ingo (ingo de haroj). Aliaj ekzemploj estas kol-oro, vesp-ero, voj-aĝo, maŝ-ino, mis-ilo k.s. Kiam vorto ŝajnas enhavi afikson, oni parolas pri "ŝajnafikso". Efektive ekzistas tre multe da tiaj vortoj. Ili estas bona materialo por vortludoj kaj ŝercoj, sed ili ankaŭ povas kaŭzi problemojn, precipe por komencantoj.

Ofte oni provis eviti ŝajnafiksojn. Ekz la vorto planedo havas "d", kvankam plej multaj lingvoj havas "t" en tiu vorto, por eviti konfuzon kun planeto (kun ET-sufikso) = "malgranda plano". La vorto ripeti komenciĝas per "ri", kvankam multaj lingvoj havas "re" en tiu vorto. Se la vorto estus *repeti* oni povus miskompreni ĝin kiel re-peti (peti denove) kun la prefikso RE. Multaj (sed ne ĉiuj) vortoj, kiuj internacie finiĝas per "ul" havas en Esperanto "ol", por eviti konfuzon kun la sufikso UL. Multaj (sed ne ĉiuj) vortoj, kiuj internacie havas la finon "in", havas en Esperanto la finon "en" por eviti konfuzon kun IN-sufikso. Por kelkaj vortoj ekzistas duoblaj formoj. Kasedo kaj kaseto havas ekzakte la saman signifon. Kaseto povus teorie esti miskomprenata kiel kas-eto (malgranda privata kaso) kun la sufikso ET. Tre multaj vortoj tamen retenas radikofinon aŭ radikokomencon, kiu povas ŝajni kiel afikso aŭ radiko. Jam Zamenhof enkondukis multegajn vortojn kun tia ŝajnafikso. Ekzistas ekz. en NPIV pli ol 150 radikoj kun ŝajna ET-sufikso. 23 el ili aperis jam en la Fundamento, kaj pli ol 40 el ili estas poste oficialigitaj radikoj.

Oni ofte aŭdas kritikon kontraŭ unuopaj vortoj, ke ili estas eraraj, ĉar ili enhavas ŝajnafikson (aŭ alian ŝajnelementon). Tia kritiko povas esti prava, se la aktuala vorto efektive povus kaŭzi konfuzon, sed neniel ekzistas ia regulo, ke vortoj ne rajtas enhavi ŝajnafikson en Esperanto. Se miskompreno ne povus estiĝi, tia kritiko estas do malprava.

Eksafiksoj «

Speciala tipo de ŝajnafiksoj ekzistas en vortoj, kiuj en sia origina formo, en alia lingvo, estis kunmetitaj, sed kiujn Esperanto pruntis kiel unu radikon. Kiam pluraj tiaj Esperantaj radikoj havas similan radikofinon aŭ radikokomencon (kiu do estis afikso en la origina lingvo), tio povas ŝajni kiel vera Esperanta afikso. Tian ŝajnafikson oni povas nomi eksafikso (ekssufikso, eksprefikso). Iafoje oni provas uzi tiajn eksafiksojn ankaŭ en pure Esperantaj vortoj. Ekz. laŭ nekunmetitaj vortoj kiel psikologio, sociologio, metodologio k.a., oni kreis novajn vortojn kiel esperantologio kaj birdologio, en kiuj OLOGI estas uzata kiel vera afikso. Tiaj novaĵoj povas foje esti bonaj, sed oni devas atenti, ke konfuzo ne estiĝu.

Multaj tiaj (ŝajn)afiksoj estas traktataj kune kun la neoficialaj afiksoj.