PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Vortelementoj kaj signifoj

Ĉiu vortelemento havas per si mem ian signifon, estas simbolo de ia ideo.

Vortklasaj finaĵoj «

La vortelementoj O, A, E, I, AS, IS, OS, US kaj U estas vortklasaj finaĵoj. Ili estas tre gravaj en la vortfarado. Ekzistas ankaŭ la finaĵo J kaj la finaĵo N. Ili ne estas gravaj en vortfarado.

Vortetoj «

Vortetoj estas jam per si mem vortoj: por, mi, jam, , tiam, anstataŭ, je, jes k.a.

Radikoj «

Plej multaj vortelementoj estas radikoj. Ĉiu radiko havas jam per si mem signifon, sed radiko ne povas aperi memstare kiel vorto. Ĝi bezonas vortklasan finaĵon.

  • Kelkaj radikoj montras homojn, personojn, ekz.: AMIK, TAJLOR, INFAN, PATR, SINJOR, VIR...
  • Aliaj radikoj montras bestojn, ekz.: ĈEVAL, AZEN, HUND, BOV, FIŜ, KOK, PORK...
  • Aliaj estas kreskaĵoj, ekz.: ARB, FLOR, ROZ, HERB, ABI, TRITIK...
  • Iuj radikoj estas iloj, ekz.: KRAJON, BROS, FORK, MAŜIN, PINGL, TELEFON...
  • Multaj radikoj estas nomoj de agoj, ekz.: DIR, FAR, LABOR, MOV, VEN, FRAP, LUD...
  • Aliaj radikoj estas nomoj de ecojkvalitoj, ekz.: BEL, BON, GRAV, RUĜ, VARM, ĜUST, PRET...

Ekzistas multaj diversaj grupoj kaj kategorioj, ne nur la ĉi-antaŭaj. Kelkaj radikoj estas malfacile klaseblaj, iuj havas plurajn signifojn, aliaj havas tre specialan signifon, sed ĉiuj havas ian signifon.

Kiel eltrovi la propran signifon de radiko? «

Ofte la propra signifo de radiko estas pli-malpli evidenta per si mem, sed por certeco necesas zorga komparo de la diversaj uzoj de la radiko kun diversaj finaĵoj, en diversaj kunmetoj k.t.p. Decida estas la O-formo de radiko, ĉar la signifo de la O-formo estas ĉiam identa al la signifo de la radiko mem. Por eltrovi la propran signifon de radiko oni do kontrolu la signifon de ĝia O-formo (se tia estas uzata). Multaj radikoj havas pli ol unu signifon. Tiam ankaŭ la O-formo havas plurajn signifojn. Unu diferenco inter radiko kaj O-vorto estas tamen, ke radikoj estas neŭtralaj pri nombro.

La graveco de la radikosignifo «

Por ĝuste uzi radikon kun diversaj finaĵoj oni devas koni la propran signifon de la radiko. La gravecon de la radikosignifo bone montras la klasika ekzemplo de la radikoj KOMB kaj BROS.

La du verboj kombi kaj brosi havas tre similajn signifojn. Ili ambaŭ montras agon, kaj la du agoj estas eĉ tre similaj. Sed se oni ŝanĝas ilin en O-vortojn, ili subite komplete malsimilas.

  • kombo = la ago kombi
  • broso = ilo, per kiu oni brosas

La klarigo de tiu ĉi drasta ŝanĝiĝo estas la fakto, ke jam la radikoj havas signifojn. KOMB estas nomo de certa ago, dum BROS estas nomo de certa ilo. Kun O-finaĵo ili estas do nomoj de ago kaj ilo respektive — tre malsimilaj aferoj. Sed kun verba finaĵo ili ambaŭ ricevas agan signifon. KOMB tiam apenaŭ ŝanĝiĝas, ĉar ĝi estas jam aga per si mem. BROS tamen ŝanĝiĝas, kaj montras tiun agon, kiun oni kutime faras per broso.

Se oni deziras O-vorton por tiu ago, kiun oni faras per broso, oni devas fari kunmetaĵon: bros-ad-o. Same, se oni deziras vorton por tiu ilo, per kiu oni kombas, oni ankaŭ devas fari kunmetaĵon: komb-il-o.

Troviĝas multegaj ĉi tiaj radikparoj, kie la signifo de la verbaj formoj estas similaj, dum la O-formoj estas malsimilaj. La klarigo estas ĉiam, ke la radikosignifoj estas malsamaj. Jen kelkaj ekzemploj: batimarteli, hakipioĉi, aŭguriprofeti, servisklavi, kudritajlori, regireĝi, kaperipirati, vizitigasti. Same oni povas trovi parojn, kie la A-formoj similas, sed la O-formoj malsimilas, ekz.: elegantadanda, noblanobela, lertamajstra, kuraĝaheroa, proksimanajbara, dolĉamiela. Kontrolu mem la signifon de la respondaj O-formoj en vortaro.

Radikoj en vortaroj «

Agaj radikoj estas ofte nomataj verbajverbkarakteraj, ĉar ili plej ofte aperas kun verba finaĵo. Tial agaj radikoj normale aperas en vortaroj en verba formo aŭ en artikolo kun verba kapvorto.

Ecaj radikoj estas ofte nomataj A-vortajA-karakteraj, ĉar ili plej ofte aperas kun A-finaĵo. Tial ecaj radikoj estas normale prezentataj kiel A-vortoj en vortaroj. Ankaŭ radikoj, kiuj plej ofte aperas kun E-finaĵo, estas tradicie nomataj A-karakteraj.

Radikoj nek ecaj, nek agaj estas ofte nomataj O-vortajO-karakteraj. Ili estas normale prezentataj kiel O-vortoj en vortaroj.

Bedaŭrinde multaj vortaristoj ne vere kontrolis la signifon de ĉiuj radikoj. Tial oni foje erare prezentas ekz. agan radikon kiel O-vorton, aŭ aĵan radikon kiel verbon.

Noto: Ankaŭ la grava vortaro NPIV prezentas iujn radikojn nekonsekvence. Jen ekzemploj: DEMONSTRACI aperas kiel O-vorto, sed DEMONSTR kiel verbo, kvankam demonstracio kaj demonstro ambaŭ estas agaj kaj preskaŭ samsignifaj. KONKURENC aperas kiel O-vorto, sed KONKUR kiel verbo, kvankam ambaŭ estas agaj. Baro, donaco, loto kaj okazo neniel estas agoj, sed ili estas tamen ĉiuj prezentataj kiel verboj. Konkurso, krimo, prunto, kaj tumulto ĉiuj estas agoj, sed ne estas prezentataj kiel verboj. Tiaj nekonsekvencaĵoj tamen ne gravas, se oni unuavice atentas la O-formojn, kiuj ĉiam klare montras la propran signifon de ĉiu radiko.

PMEG tamen ne uzas tian dividon en verbaj, A-vortaj kaj O-vortaj radikoj, sed preferas paroli pri la propra signifo de radiko.

Mito pri unusignifaj vortelementoj «

Multaj pensas, ke vortelementoj havas (aŭ havu) en Esperanto nur po unu signifon. Tiel neniam estis, kaj tiel neniam povus esti. Sufiĉas malfermi vortaron por nuligi tiun ideon.

Ekzistas eĉ homonimoj (samformaj vortelementoj kun komplete senrilataj signifoj). La homonimoj en Esperanto estas malmultaj kompare kun aliaj lingvoj, sed ili ja ekzistas, ekz.: AKT (parto de teatraĵo, dokumento), ARTIKOL (la, skribaĵo en gazeto), DEVIZ (principfrazo, pagilo), KUB (sesflanka objekto, lando), METR (unuo de longo, poezia ritmo). Ĉiuj ekzemploj estas oficialaj radikoj. Kompreneble oni evitu enkonduki novajn homonimojn, se ili povus kaŭzi konfuzon, sed tute ne ekzistas ia malpermeso de homonimoj en Esperanto.