PMEG

Aliaj difiniloj

Krom la difina artikolo la, estas difiniloj ankaux la posedaj pronomoj, duondifina unu, la tabelvortoj je U, A kaj ES, kaj la vorteto ambaux. Kiam cxeestas la vorteto cxi, oni iafoje subkomprenas la difinilon tiu. Tiam cxi kvazaux mem farigxas difinilo.

Posedaj pronomoj «

Posedaj pronomoj estas mia, nia, via, lia, sxia, gxia, ilia, onia kaj sia (kaj ankaux cia). Kiam poseda pronomo aperas kiel priskribo de frazparto, gxi estas difinilo, kaj oni ne aldonas la. La poseda pronomo informas pri la posedanto, kaj tio estas suficxa informo por mem esprimi difinitecon. Se oni anstatauxigas la posedan pronomon per de-esprimo, oni normale devas aldoni la: ilia cxambro = la cxambro de ili, mia edzo = la edzo de mi:

  • Mia domo estas granda. = La domo, kiu apartenas al mi, estas granda.

  • Viaj sxtrumpoj estas malpuraj. = La sxtrumpoj, kiuj apartenas al vi, estas malpuraj.

  • Li detruis sian sanon. = Li detruis la sanon, kiun li havis.

Tamen iafoje, precipe kiam frazparto kun poseda pronomo aperas kiel perverba priskribo, la senco povas esti nedifina:

  • Tiuj cxi sinjoroj estas miaj amikoj. La sinjoroj aux estas difinitaj amikoj de mi, kiujn la auxskultanto konas, aux ili simple apartenas al la kategorio "amikoj de mi". En cxi tia frazo nur la kunteksto povas montri, cxu miaj amikoj estas uzata por montri konatajn individuojn aux specon. Por klareco oni povas diri ...estas amikoj de mi aux ...estas la amikoj de mi.

Se temas pri certa individuo, kiu tamen estas nekonata de la alparolato, oni povas nuligi la difinan efikon de poseda pronomo per aldona (duondifina) unu: Unu mia amiko estas Anglo. Unu el miaj amikoj estas Anglo. Oni ankaux povas uzi de-esprimon kun aux sen unu: Amiko de mi estas Anglo. Unu amiko de mi estas Anglo.

Iuj provas uzi posedan pronomon kiel postpriskribon por nuligi la difinecon: Amiko mia estas Anglo. Tio estas iel logika, cxar veraj difiniloj cxiam staras antaux sia O-vorto. Tia uzo tamen ne estas gxenerale akceptita, kaj ne cxiuj komprenas, ke la nekutima vortordo celas montri nedifinan sencon. Normale oni do devas uzi iun el la pli klaraj esprimomanieroj montritaj cxi-antauxe.

Kiam poseda pronomo aperas sola sen posta O-vorto, gxi ne estas difinilo, kaj ne montras difinan signifon. Por montri difinitecon oni tiam normale ja aldonas la:

  • Tiu cxi libro estas mia. Gxi estas unu el miaj libroj — nedifina senco.

  • Tiu cxi libro estas la mia. Gxi estas tiu konata libro, kiu apartenas al mi — difina senco.

  • Unu donis al sia florejo la formon de baleno; alia trovis pli bone, ke sxia florejo similas je virineto de maro; sed la plej juna donis al la sia formon rondan, kiel la suno.[FA1.51] La sia = sia florejo. Cxiuj tri florejoj estas difinitaj. La unuaj du estas suficxe difinitaj per sia kaj sxia, sed la tria estas menciita per sola poseda pronomo sen posta O-vorto, kaj bezonas la.

  • Nu certe mi legis la vian, kiel bone skribita![Rz.47] La vian = vian verkon = la verkon, kiun vi faris.

Sed foje oni povas forlasi cxi tian la antaux memstara poseda pronomo, se la kunteksto estas tre klara:

  • Li pli sxatas mian domon ol (la) sian. = ...ol sian domon.

Iafoje en poezio k.s. oni ne sekvas la normalajn regulojn por posedaj pronomoj. Tian uzon oni (normale) ne imitu en ordinara lingvajxo:

  • Patro Nia, kiu estas en la cxielo.[UL] = Nia patro...
  • Ho, la profeta mia antauxsento![FK.414] = Ho, mia profeta antauxsento!
  • Eraras for la penso mia.[FK.310] = Eraras for mia penso.
  • Kaj nun, Laerto, al l' afero via![H.11] = ... al via afero!
  • Mieno lia montris pli suferon, sed ne koleron.[H.19] = Lia mieno ...

Duondifina unu «

Iuj lingvoj uzas specialan nedifinan artikolon, kiu ofte estas vorto simila al unu. Tia artikolo ne ekzistas en Esperanto. Plenan nedifinitecon oni montras simple per neuzo de difinilo. Sed oni foje uzas unu kiel duondifinan artikolon. Tia unu ne montras nombron, sed individuecon. Gxi montras, ke temas pri io, kio estas nekonata al la auxskultanto, sed konata al la parolanto:

  • Unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortigxis.[FE.39] La rakontanto per unu montras, ke li mem scias, en kiu tago tio okazis.

  • Unu vidvino havis du filinojn.[FE.11] Komenco de fabelo. Ankoraux nur la rakontanto konas la vidvinon. (Alia teorie ebla interpreto estas matematika: "1 vidvino havis 2 filinojn, sekve 2 vidvinoj havis 4 filinojn". Sed ja tute ne temas pri tio, sed pri prezentado de rolantoj en fabelo.)

  • En unu vilagxo logxis du viroj, kiuj ambaux havis la saman nomon.[FA1.7] Ili logxis en vilagxo konata de la parolanto, sed ne de la auxskultanto.

  • En unu tago, kiam sxi estis apud tiu fonto, venis al sxi malricxa virino.[FE.15]

  • Unu vesperon farigxis granda uragano: fulmis kaj tondris, forte pluvegis, estis terure.[FA1.17]

La difina artikolo la estas pli-malpli deviga, kiam temas pri io konata al la auxskultanto. Se oni forlasas la, oni montras la malan signifon, nedifinitecon. La duondifina artikolo unu tamen neniam estas deviga. Gxi estas nuancilo, kiun oni uzu je bezono:

  • Vi devas legi libron. Oni aux celas specan signifon, aux oni celas certan libron nekonatan al la auxskultanto.

  • Unu libron vi devas legi, jen gxi. La aldonita unu montras, ke ne temas pri iu ajn libro, nek pri speco de libro, sed pri certa libro nekonata al la alparolato.

  • Mi volas, ke vi renkontu unu amikon de mi. Unu estas uzata por emfazi, ke ne temas pri iu ajn el la amikoj de la parolanto.

La duondifina unu trovigxas en la Fundamento, kaj Zamenhof sisteme uzis gxin. Gxi estas tre utila nuancilo, se oni gxin ne trouzas. Iuj tamen pensas, ke tia unu estas nedifina artikolo uzata pro influo de naciaj lingvoj. Tial multaj hezitas uzi duondifinan unu timante fari eraron. Pro tio la duondifina unu farigxis iom malofta nuntempe. Multaj preferas la vortojn certa kaj iu. Sed iu montras iom alian signifon, kaj certa estas multe pli emfaza ol unu. Tamen, kiam temas pri tempovortoj, oni ankoraux vaste uzadas duondifinan unu tute laux la cxi-antauxe montritaj ekzemploj: unu tagon..., en unu vespero..., unu fojon... k.s.

Legu pli pri specialaj uzoj de unu.

Tabelvortoj je U, A kaj ES «

La tabelvortoj je U, A kaj ES estas difiniloj: kiu, tiu, iu, cxiu, neniu, kia, tia, ia, cxia, nenia, kies, ties, ies, cxies, nenies. Oni do ne uzu la kune kun tiaj tabelvortoj.

Ambaux «

La vorteto ambaux estas difinilo, kiam gxi rekte priskribas O-vorton. Oni do ne uzu la kune kun ambaux.

Aliaj difiniloj antaux propraj nomoj «

Antaux normalaj propraj nomoj oni normale ne uzas la. Aliaj difiniloj povas tamen aperi antaux cxiaj propraj nomoj, sed nur malofte estas bezono de tiaj esprimoj:

  • Kaj vi ankaux, mia Francisko, vi ankaux?[Rt.9] Mia aldonas ian amikecan nuancon.

  • Cxu vi sentas teruron antaux tiu Karolo?[Rt.33] Tiu emfazas, ke temas pri la jxus menciita Karolo.

  • Ambaux Pjotr Ivanovicx'oj alkuras sur la pintoj de la piedoj.[Rz.55] Temas pri du viroj kun la sama nomo.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva