PMEG

Ja

Ja estas emfaza vorto, kiu insistas pri la vereco de la dirajxo:

  • Vi ja auxdis per oreloj propraj.[H.133]

  • Morti iam vi ja devas.[FA2.136]

  • Ankoraux hodiaux en la nokto povas ja fali hajlo kaj cxion forbati.[Rt.80]

  • Lia sento de auxdado estis tro forta, li auxdis ja, kiel la herbo kreskas.[FA3.119]

  • En la mondo ekzistas ja Dio.[Gm.51]

En pozitivaj frazoj ja estas la malo de ne. Gxi emfazas, ke la frazo estas pozitiva. Sed ja povas ankaux esti uzata kune kun nea vorto. Tiam ja akcentas la neadon:

  • La floroj ja ne povoscias paroli![FA1.20]

  • Mi havis de post la musa regxo la dudek-unuan lokon, kaj tio estas ja ne malgranda honoro![FA3.126]

Ne konfuzu ja kun jes, kiu estas pozitiva respondvorto. Foje oni emfaze respondas per Jes ja! Tiam ja rilatas al subkomprenata cxefverbo, ekz.: Jes, tiel ja estas. Oni ne uzas *Ja jes!*, cxar ja ne emfazas jes, sed la cxefverbon de tiu pozitiva frazo, kiun jes reprezentas.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva