PMEG

For

Mova for «

Plej ofte for montras movigxon de unu loko al alia (normale malproksima) loko:

  • Iru for![FE.20] = Iru de (cxi) tie al alia (malproksima) loko.

  • La tuta gxojo de la tero flugis for, kaj restis sole gxemo![Rt.75]

  • Clemency [...] vekigxis kaj rapidis for, por rigardi la infanojn.[BV.67]

  • Sxi demetis la tukon for de la kapo.[M.169]

  • Cxevaloj fortiradis ilin [dehakitajn arbojn] de tie for el la arbaro.[FA2.43]

Senmova for «

For povas ankaux montri trovigxon en alia (malproksima) loko:

  • Grandaj vojagxoj kaj longa restado for de mia hejmo estas por mi afero tre malfacila.[L2.236]

  • Marta staris jam kelke da pasxoj for de sxi.[M.161]

Se la alia loko ne estas montrata, for signifas normale "malaperinta", "en loko nekonata":

  • La pilko tute malaperis kaj plu ne revenis. La knabo sercxis kaj sercxis, sed gxi estis kaj restis for.[FA2.33]

Ne eblas do uzi solan for en la signifo "malproksime, malproksima", se la kunteksto ne klare montras tion. Oni ne diru: *lia hejmo estas for*, se la signifo estas lia hejmo estas malproksime, cxar lia hejmo estas for komprenigxas normale kiel lia hejmo estas malaperinta. Tamen, se oni diras ekz. lia hejmo estas tre for, oni tion povas kompreni nur kiel lia hejmo estas tre malproksime, cxar "tre malaperinta" estas tro stranga ideo.

Ekkria for «

For estas ofte uzata kiel ekkria vorto. Tiaj esprimoj montras, ke oni volas, ke io malaperu. Oni povas diri, ke temas pri mallongigitaj frazoj:

  • For de tie cxi![FE.26] = Malaperu for de tie cxi!

  • For, for de mi! [...] For de miaj okuloj.[Rt.29] = Iru for, iru for de mi. Iru for de miaj okuloj.

  • For en la balaajxon![FA3.45] = Falu for en la balaajxon!

  • For tiun cxi bildon![Rt.93] = Prenu for tiun cxi bildon.

  • For la manojn![H.30] = Movu for la manojn!

Vortfarado «

Fora = "malproksima": Ili venas de foraj landoj. Fora cxiam estas senmova.

Fore = senmova for: La butiko estas fore je ducent metroj.

Foren = mova for: Nun ni rajdas multe da mejloj foren![FA2.80] Li eksopiris foren el sia patrujo, for, for en la malproksiman mondon.[FA3.62]

Fore kaj foren povas esti uzataj por fari distingon inter mova kaj senmova for. Fore estas suficxe malofta, dum foren estas pli ofta. Foren estas ankaux uzata simple kiel akcenta formo de mova for.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva