PMEG

Havi

La verbo havi montras tute gxenerale, ke la objekto apartenas al la subjekto. La aparteno povas esti poseda, porta, eca, interrilata, k.s.:

  • Mi havas centon da pomoj.[FE.14] = Cento da pomoj apartenas al mi.

  • Unu vidvino havis du filinojn.[FE.11] = Al unu vidvino apartenis du filinoj.

  • Kiam oni estas ricxa, oni havas multajn amikojn.[FE.16]

  • Mi havas nur unu busxon, sed mi havas du orelojn.[FE.12]

  • Kiun daton ni havas hodiaux?[FE.12]

  • Tiu cxi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo sxi havis teruran malamon kontraux la pli juna.[FE.13]

  • Tiu cxi urbo havas milionon da logxantoj.[FE.14]

Se oni volas pli precize esprimi la apartenan rilaton, oni povas anstataux havi uzi ekz. posedi, porti, teni kaj aliajn verbojn.

Legu pli pri la diferenco inter havi kaj aparteni.

Iuj lingvoj uzas verbon similan al havi por fari kunmetitajn verbojn. Tio ne ekzistas en Esperanto. Ne eblas diri *mi havas dirinta la veron*, *li havis veturis tien*, aux simile. En Esperanto oni normale uzas simplajn verboformojn (diris, veturis k.s.). Je bezono oni povas formi kunmetitajn verbojn per esti: Mi estas dirinta la veron. Li estis veturinta tien.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva