PMEG

Povus, devus kaj volus

La verba finajxo US normale montras, ke temas pri nereala, imagata ago, sed la formoj povus, devus kaj volus ricevis specialan signifon. Plej ofte ili signifas, ke la devo, povo aux volo estas reala, sed ke oni versxajne ne sekvas gxin:

  • Mi devus labori. = Ja ekzistas por mi devo labori, sed versxajne mi tamen ne laboros.

  • Mi povus foriri. = Eblas al mi foriri, sed mi versxajne tamen restos.

  • Mi volus helpi al vi. = Mi ja volas helpi al vi, sed tio versxajne ne eblas.

  • Ili iris, sed gxuste en la direkto gxuste kontrauxa al tiu, en kiu ili devus iri.[FA3.89]

  • Mi povus jxuri al vi, ke ili estas sinceraj.[Rt.73] Versxajne mi tamen ne jxuros, cxar ne necesas.

  • Volus kato fisxojn, sed la akvon gxi timas.[PE.2616]

En la sekvaj ekzemploj temas tamen pri tute normala uzo de la US-finajxo:

  • En grupo respektege staris en angulo la pastraro de la cxirkauxajxo, kvazaux devus okazi enterigo, sed tie estis gaja festo, gxi nur ankoraux ne suficxe ekmovigxis.[FA3.49] La devo estis nur sxajno.

  • Kelke da fojoj sxi malfermis la busxon, kvazaux sxi volus ion diri, sed mankis al sxi la vocxo.[M.129] Estis nura sxajno, ke sxi volis ion diri. Ankaux estis sxajno, ke pro manko de vocxo sxi nenion diris. Tion, ke la tuta subfrazo estas imaga, montras tre klare la vorteto kvazaux.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva