PMEG

I-verboj kaj agaj O-vortoj

I-verboj kaj agaj O-vortoj estas similaj, sed ekzistas tamen diferenco. I-verbo havas cxiam subkomprenatan sencan subjekton, kiu plej ofte estas identa al la subjekto de la cxefverbo. Aga O-vorto estas tamen sendependa de subjekto. Aga O-vorto nomas agon sen konsideri eventualan faranton. La signifo de frazo povas do sxangxigxi, se oni sxangxas I-verbon en agan O-vorton:

  • Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn.[FE.33] = Ili amas, kiam ili mem turmentas bestojn.

  • Malbonaj infanoj amas turmentadon de bestoj. = Ili amas turmentadon de bestoj, cxu ili mem turmentas, cxu iu alia turmentas.

  • Mi promesis amuzigxi. = Mi promesis, ke gxuste mi amuzigxos.

  • Mi promesis amuzigxon. = Mi promesis, ke okazos amuzigxo. Ne gravas, kiu amuzigxos.

Sed kiam I-verbo rolas kiel subjekto, estas nur nuanca diferenceto, se oni sxangxas la I-formon en O-formon:

  • Labori estas lacige.Labor(ad)o estas laciga. Nura diferenco estas, ke la I-verbo klare montras, ke la laborado estas laciga gxuste por tiu, kiu laboras. La O-formo diras, ke laborado estas laciga gxenerale, eble ne nur por la laboranto.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva