PMEG

Elekto de pasiva participo — bazaj principoj

La elekto de participo en pasivo dependas simple de tio, kion oni volas esprimi. Oni elektu AT-participon, se oni interesigxas pri la iom-post-ioma dauxrado de la ago, aux se temas pri ripetado de la ago. Oni elektu IT-participon, se plenumigxo aux rezulto estas pli grava. Oni elektu OT-participon, se temas pri stato antaux la ago.

AT
dauxrado aux ripetado
IT
plenumigxo aux rezulto
OT
stato antaux ago

Kontrolesprimoj «

Kiam oni hezitas inter AT kaj IT, oni povas uzi kontrolesprimojn por trovi, kiu nuanco pli tauxgas.

Se oni povas aldoni iom post iom, plu kaj plu aux ree kaj ree sen tute sxangxi la sencon, tiam tauxgas AT, cxar iom post iom kaj plu kaj plu emfazas dauxradon, kaj ree kaj ree emfazas ripetadon:

  • Sxi amis kaj estis [plu kaj plu] amata.[M.14]

  • Dum la teatrajxo estis [iom post iom] montrata, okazis strangaj aferoj en la salono.

  • Tiu cxi komercajxo estas cxiam volonte [ree kaj ree] acxetata de mi.[FE.25]

  • Mi sciigas, ke de nun la sxuldoj de mia filo ne estos [ree kaj ree] pagataj de mi.[FE.25]

Se oni povas aldoni definitive sen detrui la sencon, tiam tauxgas IT, cxar definitive akcentas plenumigxon aux atingon de rezulto:

  • Estu trankvila, mia tuta sxuldo estos [definitive] pagita al vi baldaux.[FE.25]

  • Georgo Vasxington estis [definitive] naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.[FE.12]

  • La sxtelisto estis [definitive] arestita de juna policisto.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva