PMEG

Ne-Esperantigitaj nomoj

Ne-Esperantigitaj propraj nomoj estas utilaj en tiaj okazoj, kiam gravas rekono de la origina skriba formo. Tiaj originaj nomformoj povas tamen esti malfacilaj por elparolado, cxar ne cxiu homo povas scii la nacilingvan elparolon. Ofte estas do utile iel montri, kiel oni povas elparoli la nomon. Aux oni montru la originan elparolon (precize aux proksimume), aux oni montru Esperantecan elparolon.

Iafoje oni preferas konservi nomon sensxangxe pro tute specialaj motivoj. Ekz. la vorton Allah por Dio oni nur transskribis per latinaj literoj en la Esperanta traduko de la Korano, cxar tiu vorto estas konsiderebla kiel memprezento de Dio, kaj tial nesxangxenda. Aliaj tradukantoj elektus traduki per la vorto Dio, cxar la Araba Allah signifas gxuste "(la) Dio". Tiaj elektoj estas afero de persona opinio, kaj ili ne koncernas la Esperantan gramatikon.

Ne-Latinaj skriboj «

Se la origina nomformo estas skribata per alia alfabeto ol la Latina, oni normale devas transskribi la nomon per Latinaj literoj. Tiam oni povas uzi oficialan (aux ofte uzatan) manieron transskribi el la koncerna lingvo, aux oni povas transskribi laux la Esperanta alfabeto. Oni elektu transskribon tauxgan por la aktuala okazo. Se la eblo elparoli estas tre grava, skribo laux la Esperanta alfabeto (aux ecx plena Esperantigo) povas esti preferinda. Se rekono de la skriba formo estas grava, versxajne ia transskribo laux oficiala sistemo estas pli bona.

Finajxoj «

Ne-Esperantigitaj nomoj povas aperi O-vortece sen O-finajxo. Cxe tiaj nomoj oni ankaux povas forlasi N-finajxon, ecx se la frazrolo principe postulas tian finajxon. Eventualajn rolvortetojn oni tamen cxiam devas uzi, se la frazrolo tion postulas:

  • Zminska meditis momenton.[M.30] Pola nomo rolas kiel subjekto.

  • Zamenhof estis la iniciatinto de Esperanto.

  • Marta komencis ludi. Sxi ludis la Prière d'une vierge.[M.27] Franca nomo de muzikpeco rolas kiel objekto, sed ne havas N-finajxon.

  • Ni trinku glason pro la memoro pri Bartel Thorwaldsen![FA2.112] Dana nomo rolas kiel pri-komplemento.

  • Li admiras Zamenhof. La nomo Zamenhof rolas kiel objekto sen N-finajxo.

Se la nomo povas akcepti N-finajxon (se gxi finigxas per vokalo), tiam oni ja kompreneble povas aldoni tian finajxon. Oni ankaux povas almeti O-finajxon al fremda nomo. Se oni uzas O-finajxon, oni ankaux devas uzi N-finajxon, se la frazo tion postulas. Oni ankaux povas antauxmeti titolon aux similan esprimon, kiu povas ricevi N-finajxon:

  • Cxu vi konas Anna? La nomo Anna rolas objekte sen N-finajxo.

  • Cxu vi konas Annan? La nomo Anna rolas objekte kun N-finajxo.

  • Cxu vi konas mian amikinon Anna? Anna estas identiga priskribo de mian amikinon, kaj nepre ne havu N-finajxon cxi tie.

  • Hieraux mi vidis Bill Clinton en la televido. La nomo Bill Clinton rolas objekte sen Esperantaj finajxoj.

  • Hieraux mi vidis Billon Clinton en la televido. La antauxnomo havas O-finajxon kaj N-finajxon. Oni ankaux povas skribi Bill-on kun dividostreko.

  • Hieraux mi vidis prezidanton Bill Clinton en la televido.

  • Rakontas Christen Pedersen. Cxu vi konas Christenon Pedersen?[FA3.114] Unue la nomo aperas kiel subjekto, sen Esperantaj finajxoj. Poste gxi aperas kiel objekto. Tiam Zamenhof aldonis O al la antauxnomo por povi uzi ankaux N-finajxon.

  • Li surcxevale rajdis tra la profunda vala vojo, por veni en Weimaron kaj viziti Molly'n.[FA3.143] Oni ankaux povus skribi Weimar kaj Molly sen finajxoj, sed kun N-finajxoj la frazroloj estas ja pli klaraj.

Ofte oni Esperantigas nur la antauxnomon de persono, aux aldonas O-finajxon al la ne-Esperantigita formo de la antauxnomo, sed lasas eventualan postan nomon en origina formo sen Esperanta finajxo. N-finajxon oni tiam uzas nur cxe la antauxnomo. Tio tamen ne estas regulo, nur kutimo: Christenon Pedersen (normale ne: Christenon Pedersenon).

Kiam fremda nomo estas uzata en frazrolo, kiu bezonas A-finajxon aux E-finajxon (aux ecx verban finajxon), oni devas aldoni tian finajxon:

  • La malnova Wartburga kastelo cxiam ankoraux staris sensxangxe alte supre sur sia roka altajxo.[FA3.145]

  • Tio estas Zamenhofa esprimo.

Ofte oni povas anstatauxe elturnigxi per rolvorteto: La malnova kastelo de Wartburg...

Nur originaj formoj «

Kiam oni uzas ne-Esperantan nomformon en Esperanto, oni ne uzu formon el ne-origina lingvo. Parolante pri ekz. la Dana cxefurbo, oni ne uzu *Kopenhagen* (la Germanan formon), nek *Copenhague* (la Francan formon). Uzu la Danan formon København, aux la Esperantan formon Kopenhago. Parolante pri la Cxina filozofo Kongzi oni ne nomu lin *Confucius* (la Latina formo). Uzu la Cxinan formon Kongzi, aux la Esperantan formon Konfuceo. Aliflanke, se oni scias nur neoriginan formon de nomo, kaj ne havas eblon trovi la originan formon aux Esperantigitan formon, tiam oni ja nur povas uzi tiun formon, kiun oni scias.

Elparolo «

Kiam oni uzas nacilingvan nomon en Esperanta parolo, oni ne elparolu gxin laux la maniero de alia nacia lingvo. Aux oni uzu la originan elparolon, almenaux proksimume, aux oni elparolu Esperantece. Parolante pri ekz. la Angla urbo Winchester oni elparolu aux Anglece "uxincxestr", aux Esperantece ("vincxester"), aux oni plene Esperantigu (ekz. Vincxestro°). Legu pli detale pri elparolado de ne-Esperantaj vortoj.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva