PMEG

Nombro cxe radikoj kaj kunmetajxoj

Radikoj per si mem ne esprimas nombron. Radiko povas montri jen unu aferon, jen plurajn aferojn:

  • okula = rilata al okulo aux okuloj
  • okule = rilate al okulo aux okuloj
  • okulkavo = kavo de okulo
  • okulkuracisto = kuracisto de okuloj
  • kolora = havanta unu aux plurajn kolorojn
  • samideano = ano de la sama ideo aux de la samaj ideoj
  • marteli = bati per unu martelo aux per pluraj marteloj
  • libroverkado = verkado de libro aux libroj

Oni do ne uzas J-finajxojn ene de kunmetitaj vortoj. Oni ne diras: *okulojkuracisto*, *librojvendejo*, *sxipojhaveno*, *senharojigi* aux simile, sed okulkuracisto, librovendejo, sxiphaveno kaj senharigi, kvankam temas ja klare pri multe-nombraj signifoj: kuracisto de okuloj, vendejo de libroj, haveno por sxipoj, forigi harojn.

J-finajxo povas tamen aperi en kunskriboj kiel membroj-abonantoj.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva