PMEG

Priskribaj verboj

Priskribaj verboj ligas priskribon al la subjekto aux la objekto. Tian priskribon oni nomas perverba priskribo. Gxi plej ofte ne havas rolmontrilon.

Esti «

La subjekto estas tio, kio havas ian econ. La eco aperas kiel perverba priskribo de la subjekto: La domo estas granda. Mia patro estis sxoforo. Esti povas ankaux esti sensubjekta: Estas varme. Estas terure. Estis dimancxo. Estis milito. Tiu, kiu sentas aux spertas econ povas aperi kiel al-komplemento aux por-komplemento: Estas al mi malvarme kaj tiel malseke![FA1.33] Estas terure por mi. Legu pli pri esti.

Farigxi «

La subjekto estas tio, kio ekhavas ian econ. La eco aperas kiel perverba priskribo: La etoso farigxis malbona. Li farigxis neeltenebla. Farigxi povas ankaux esti sensubjekta: Farigxis malvarme al mi. Farigxis terure por mi.

Opinii «

La subjekto estas tiu, kiu havas opinion pri la eco de io. La objekto estas tio, kio havas la econ. La eco mem aperas kiel perverba priskribo de la objekto: Mia fratino opinias viajn klopodojn vanaj.

Bati «

Normale bati estas ordinara objekta verbo. La kauxzanto estas subjekto, kaj tio, kion la batoj trafas, estas objekto. Foje cxeestas ankaux eco, kiun la batado kauxzas cxe la objekto. La eco aperas kiel perverba priskribo de la objekto: Ili batis lin senkonscia.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva