PMEG

Specialaj elparolaj reguloj

Kromakcentoj «

En longaj vortoj povas aperi, krom la cxefakcento sur la antauxlasta vokalo, ankaux pli malfortaj akcentoj, kromakcentoj, precipe en kunmetitaj vortoj. Kromakcentoj estos cxi-poste montrataj per la supersigno ´. Cxefakcenton montras majusklo.

La vorto matenmangxo povas elparoligxi: matenmAngxo, maténmAngxo aux mátenmAngxo

Oni elparolas matenmAngxo aux mátenmAngxo, se oni sentas la vorton kiel unu tuton. Oni elparolas maténmAngxo, se oni volas distingi la partojn de la kunmeto. Oni tiam kvazaux elparolas la vorton mateno, kiu havas akcenton sur E.

Regulo ekzistas nur pri cxefakcentoj. Kromakcentoj estas cxiam libervolaj. Oni principe povas elparoli tute sen kromakcentoj, sed kiam oni ja uzas kromakcenton, oni povas gxin meti, kien oni volas.

Por distingi parton de kunmetita vorto, oni en la praktiko ofte ecx malobeas la regulon pri cxefakcentoj. Oni povas tiom akcenti sur la E de maténmangxo, ke gxi farigxas pli forta ol la cxefakcento. Tio estas natura, kiam oni volas forte kontrastigi inter ekz. vespermangxo kaj matenmangxo. Tiel oni ofte emfaze akcentas la prefikson MAL, kiam oni volas forte kontrastigi ion al gxia malo, ekz.: Tio ne estas bona, sed málbona. (Kun tre forta akcento sur MAL.) Efektive oni tiam elparolas kvazaux MAL estus aparta vorto. Tiaj okazaj rompoj de la akcentoregulo estas tute naturaj kaj permeseblaj.

Distingaj pauxzetoj «

Alia rimedo por distingi la partojn de kunmetita vorto estas enmeti mallongegajn pauxzetojn inter la partoj. Normale tiaj pauxzetoj estas uzataj kune kun kromakcentoj. Cxi-poste la signo vertikalo, |, montras tiajn pauxzetojn:

  • Maten|mangxo kontrastas al ekz. vesper|mangxo.

  • Konk|ludo (kunmetita) kontrastas al konkludo (nekunmetita).

Ne ekzistas devigaj reguloj pri distingaj pauxzetoj. Oni nepre ne trouzu ilin, cxar tio malbeligas la elparolon. Principe oni povas elparoli tute sen distingaj pauxzetoj.

Duoblaj literoj «

Du sinsekvajn identajn literojn oni elparolu duoble.

Duoblaj vokaloj estas oftaj. Oni devas elparoli ambaux vokalojn: opinii = opinI-i, gxuu = gxU-u, treege = tre-Ege, metroo = metrO-o, praa = prA-a, maato = ma-Ato k.t.p. Duobla vokalo ne egalas al duoble longa vokalo. Cxiu el la du vokaloj devas esti aparte elparolata.

Duoblaj konsonantoj ekzistas en kunmetitaj vortoj kaj en kelkaj malmultaj radikoj, cxefe propraj nomoj. Oni devas elparoli ambaux konsonantojn.

Cxe duoblaj eksplodaj sonoj oni devas auxdigi du eksplodojn, ekz.: ekkoni = ek-koni (du apartaj k-sonoj), tualettablo = tualet-tablo (du apartaj t-sonoj). Komparu kun ekz. KP aux PT (ekpensi, kapti...), kie ambaux eksplodaj konsonantoj estu plene elparolataj.

Multaj tamen simpligas la elparolon de duoblaj eksplodaj konsonantoj. Cxe ekz. duobla T ili ne eksplodigas la unuan T-sonon, sed elparolas unu longan T (ili tenas la baron de la aerfluo pli longe). Cxe rapida aux ne aparte zorga elparolo tia simpligo estas tolerebla, sed cxe zorga elparolo oni devas cxiun konsonanton elparoli.

Ankaux cxe duoblaj seneksplodaj konsonantoj oni devas elparoli ambaux sonojn plene. Sed tiaj konsonantoj ne enhavas ian pauxzon. Cxe ekz. NN, LL, SS, FF k.s. oni ne bezonas fari distingan pauxzon inter la du konsonantoj, ekz.: sennoma, ennagxi, Anno, Finno, mallonga, Pollando, ellerni, Sxillero. En kunmetitaj vortoj povas tamen esti nature fari pauxzeton (mal-longa, Pol-lando, en-nagxi, huf-fero), sed tio ne estas deviga.

Duoblaj konsonantoj ene de radikoj «

Duoblaj konsonantoj ene de radikoj estas maloftaj kaj fremdaj en Esperanto, sed tute ne malpermesitaj. Jam en la Fundamento trovigxas la nomoj Anno[FE.36] kaj Sxillero[FG]. Ili havas duoblajn seneksplodajn konsonantojn, kiuj estas ne tro malfacile elparoleblaj.

Ekzistas ankaux kelkaj malmultaj radikoj kun duoblaj eksplodaj konsonantoj: nette, getto, vatto, Mekko k.a. Se oni uzas tian vorton, oni devas gxin elparoli laux la cxi-antauxaj reguloj, sed cxiam eblas trovi alternativon pli facile elparoleblan: nete, geto, vato, Mekao° k.s.

Estas rekomendinde uzi duoblajn konsonantojn nur en kunmetitaj vortoj kaj en propraj nomoj. Krome oni uzu en propraj nomoj prefere nur seneksplodajn duoblajn konsonantojn laux la modelo de la Fundamentaj Anno kaj Sxillero (eble oni ecx uzu nur NN kaj LL). La popolnomo Finno ne estas propra nomo, sed popolnomoj estas similaj al propraj nomoj. En zorga elparolo oni distingu klare inter Finno kaj fino, kaj la kunmeton Finnlando oni ne konfuzu kun fin-lando.

TC, TCX, DGX «

Similaj al duoblaj konsonantoj estas la maloftaj sinsekvoj TC, TCX kaj DGX. Ili devas esti plene elparolataj: budgxeto = bud-gxeto, matcxo = mat-cxo. Ankaux por tiaj malfacile elparoleblaj vortoj eblas trovi pli facilajn alternativojn, ekz.: bugxeto, macxo.

Elparolo de mallongigoj «

Mallongigojn oni povas elparoli per la nomoj de la literoj. Cxiu litero tiam elparoligxas kiel aparta vorto. Iajn mallongigojn oni povas elparoli kiel vortojn. Oni ankaux povas cxiam elparoli per la plena ne mallongigita formo. Jen ekzemploj:

ILEI povas esti elparolata en tri manieroj:

  • i lo e i (per la liternomoj, kiel kvar apartaj vortoj)
  • ilEi (kiel unu vorto)
  • Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (plene)

k.t.p. povas esti elparolata en du manieroj:

  • ko to po (per la liternomoj, kiel tri apartaj vortoj)
  • kaj tiel plu (plene)

IJK povas esti elparolata en du manieroj:

  • i jo ko (per la liternomoj, kiel tri apartaj vortoj)
  • Internacia Junulara Kongreso (plene)

Kiam oni elparolas per la liternomoj, oni ne kunsxovas la nomojn en unu vorton (kvankam mallongigoj normale estas skribataj unuvortece). Se oni elparolus unuvorte, oni devus akcenti la antauxlastan vokalon, *kotOpo*, *ijOko*, sed tiel neniu elparolas.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva