PRA = "antaux tre longa tempo, primitiva". PRA montras, ke tio, kio staras poste estas tempe malproksima:
Iom specialan signifon havas PRA en la vorto praantauxlasta = "antauxa al la antauxlasta". Simile eblus uzi PRA cxe antauxhieraux kaj postmorgaux.
Cxe iuj parencovortoj PRA havas specialan signifon.
Cxe av(in)o, nep(in)o, onkl(in)o, nev(in)o kaj kuz(in)o PRA montras parencecon je unu generacio pli malproksiman (antauxe aux poste en la tempo). Oni povas uzi pli ol unu PRA por montri ecx pli malproksimajn parencojn, unu PRA por cxiu generacio:
Noto: En vortoj kun multaj PRA estus penseble uzi nur unu PRA post nombrovorto, kiu montras, pri kiom da generacioj temas: tripraavo = pra-pra-pra-avo, kvarpraavino = pra-pra-pra-pra-avino. Tio estas tamen ankoraux neuzata.
Cxe la parencovortoj patr(in)o kaj fil(in)o PRA montras malproksiman parencecon plurajn aux multajn generaciojn antauxe aux poste:
Ofte oni uzas prapatroj kaj prafiloj (kun J-finajxo) gxenerale pri ies antauxuloj kaj posteuloj, ofte ecx sen seksa distingo.
Cxe parencovortoj PRA povas aperi kune kun la prefiksoj BO kaj GE.
Legu pli pri vortoj por parencoj kaj familianoj.