ON = "divido". Komparu kun OBL kaj OP. ON estas uzebla nur cxe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaux ON, cxiam montras, per kiom oni dividas:
Por ON-vortoj oni uzas la samajn skriboregulojn kiel por OBL.
ON-vortoj estas ankaux uzataj prefiksece:
Iafoje oni konfuzas ON kun la radiko PART. Oni ne povas diri ekz. *landono* por landparto = "parto de lando". ON ne montras parton de tio, kio staras antaux gxi, sed parton de io alia. Triono ne estas parto de tri, sed unu el tri egale grandaj partoj de io alia. Komparu ankaux kun ER.
En la komenco oni uzis iafoje la evitendajn esprimojn dua parto, tria parto k.t.p. anstataux duona parto, triona parto aux plej simple duono, triono.