Eksprefikso en multaj vortoj kun ia kontrauxeca signifo: antibiotiko, antidoto, antipatio, antisemito, antipodo. En iuj vortoj temas pri la signifo "antaux": anticipi, Antilebanono, antifono.
"Kontrauxa, malamika, opozicia". Foje uzata kiel vera prefikso, precipe kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komencigxas per "anti": fasxisto → antifasxisto = "malamiko de fasxismo", Kristo → Antikristo = "iam aperonta kontrauxulo de Kristo", tezo → antitezo = "kontrauxtezo, malo", materio → antimaterio = "materio el inverse sxargitaj partikloj". Plej ofte estas preferinde uzi la rolvorteton kontraux prefiksece: kontrauxfasxisto, kontrauxtezo k.t.p. Multaj tiaj cxi ANTI-vortoj ankaux povas esti rigardataj kiel propraj radikoj.