PMEG

PSEUXDO

Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo "malvera, falsa": pseuxdonimo, pseuxdopodo.

Vera prefikso «

"Falsa, malvera, kasxa". Suficxe ofte uzata kiel vera prefikso: sufikso pseuxdosufikso[LR.34], scienca pseuxdo-scienca[FK.263], laboro pseuxdo-laboro[M.138], nomo pseuxdonomo = "pseuxdonimo", argumento pseuxdoargumento. Zamenhof ofte uzis PSEUXDO kiel veran prefikson, sed estas tamen pli bone uzi KASX, SXAJN, FALS aux kvazaux, cxar tio estas multe pli klara: kasxnomo, sxajnsufikso, false scienca, kvazauxscienco, sxajnlaboro, sxajnargumento, falsa argumento.

Iafoje oni vidas la A-vorton *pseuxda*. A-vorta formo de PSEUXDO estu tamen pseuxdoa. La "o" estas parto de la radiko, kaj ne povas malaperi. Kaj *pseuxda* kaj pseuxdoa estas superfluaj. Uzu falsa, malvera, kasxa, sxajna aux iluzia.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva