Ekssufikso en multaj vortoj kun diversaj signifoj: substanco, konkordanco, ekstravaganco, ambulanco, disonanco, kvitanco. Iuj tiaj vortoj montras fizikajn grandojn en elektroscienco: impedanco, reluktanco, admitanco, permeanco.
"Fizika grando". Oni provis en (elektro)scienco uzi ANC kiel veran sufikson por fari vortojn por fizikaj grandoj: sxargo → sxarganco, indukto → induktanco, vario → varianco. Preskaux cxiuj tiaj vortoj estas konsidereblaj ankaux kiel nekunmetitaj. ANC cxiuokaze estas pure faka sufikso.