"Lingvano". Tute superflua kaj evitenda sufikso iafoje uzata por fari vorton por lingvano aux lingvaneco: Esperanto → *Esperantofono* = "Esperantisto, Esperantolingvano", → *Esperantofona* = "Esperantlingva". Oni uzu kunmetojn kun lingvano, lingva, aux parolanto de... k.s. Por "parolanto de Esperanto" la gxusta vorto estas simple Esperantisto, kiu cxiam signifas precize "persono, kiu scias kaj uzas Esperanton".