PMEG

OZ

Ekssufikso en multaj medicinaj kaj botanikaj nomoj de malsanoj: sklerozo, mikozo, koniozo, iktiozo, leuxkozo, bakteriozo. Sxajnsufikso en multaj vortoj, kie la origina signifo estis "plena, hava, ricxa" aux simile: furioza, grandioza, celulozo, mukozo.

Vera sufikso «

1. "Malsano, difekto, perturbo". Malofte uzata kiel vera sufikso: viruso virusozo = "virusmalsano", fungo fungozo = "parazita malsano kauxzita de fungoj, mikozo". Normale oni uzas internaciajn nekunmetitajn radikojn, sed ofte la internacia vorto ankaux povus esti Esperanta kunmetajxo, cxar la radikoj estas samformaj: nervoza, psikozo, acidozo, leuxkocitozo. Sxajnas preferinde kiom eble uzi kunmetojn kun "malsano": virusmalsano, fungomalsano k.t.p.

2. "Plena, hava, ricxa". Siatempe iom uzata kiel vera sufikso pro influo de la lingvo Ido: sablo *sabloza* = "ricxa je sablo", poro *poroza*, suko *sukoza*. Nuntempe oni uzas kunmetojn kun HAV, PLEN kaj RICX (sabloricxa, porhava, sukoplena), aux simplajn A-vortojn sen sufikso (sabla, pora, suka).


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva