"Grupo kun certa nombro de muzikistoj, muzikajxo por tia grupo". Proponita por uzo cxe nombraj vortetoj: du → duteto = "muzika duopo, muzikajxo por duopo", tri → triteto, kvar → kvarteto, kvin → kvinteto k.t.p. Jam ekzistas la nekunmetitaj (internaciaj) vortoj dueto, terceto, kvarteto, kvinteto, sesteto, kaj septeto. Estas preferinde uzi la sufikson OP: duopo, triopo, kvaropo k.t.p. Por muzikajxo oni aldonu AJX: duopajxo, triopajxo, kvaropajxo k.t.p. Komparu kun OL kaj T.