[ Enkonduko | Superrigardo | Komentoj | ]

Parto 8 - ...sian ĉinan amikinon

Teksto

Bonvolu aŭskulti kaj legi la tekston. Bone se vi unue aŭskultas la tekston kaj poste laŭtlegas ĝin por vi mem. Alklaku vorton kiun vi ne komprenas kaj traduko tuj aperos en la vortaro.

Sono

Ana: Ĉu tie?
Amikino: Jes, mi ĵus vekiĝis kaj volas nun legi retpoŝton.
Ana: Ĉu vi havas tempon iom paroli?
Amikino: Jes, certe. Ĉiam mi havas tempon por mia plej bona retamiko :-).
Ana: Bonege, dankon. Mi spertis ion tre konfuzan ĉi-vespere kaj volas havi konsilon kion pensi pri ĝi.
Amikino: Mi provos. Bonvolu rakonti kio okazis.
Ana: Do, vi scias ke mi dum iom da tempo interesiĝas pri unu klasamiko kaj hodiaŭ mi trovis kuraĝon por inviti lin al glaciaĵejo kaj poste al kinejo.
Amikino: Tre bone. Mi ja diris ke vi devas iam renkonti lin sola por povi pli bone kompreni kion vi sentas por li.
Ana: Jes, kaj ĉio sentiĝis vere bone kiam ni parolis manĝante glaciaĵon kaj kiam ni sidis tre proksime unu al la alia dum la filmo.
Amikino: Mi ĝojas! Sed kial vi estas konfuzita? Ĉu vi pensas ke li ne ŝatis?
Ana: Mi havis la impreson ke ankaŭ li ĝuis la kunumadon, li multe ridetis kaj estis tre ĉarma kaj afabla al mi. Foje li ankaŭ ruĝiĝis, dolĉa li estis!
Amikino: Jes jes, sed do kio estas la problemo? Al mi sonas kvazaŭ vi baldaŭ fariĝos paro.
Ana: Ankaŭ mi kredis tion... Sed post la filmo iu telefonis al li kiun li nomis "karulino". Fakte li tre abrupte forlasis min por iri al ŝi por fari mi ne scias kion...
Amikino: Hmm, sed eble estis lia fratino kuzino simple bona amikino. Almenaŭ en mia familio ni foje nomas gekuzon gefraton "karulo" "karulino".
Ana: Povas esti... Tamen mi havis la senton ke temas pri amatino koramikino de li...
Amikino: Kara, ne estu tro malgaja. Oni neniam scias kion volas la sorto pri niaj vivoj. Lasu al mi citi mallongan ĉinan popolrakonton.
Ana: Jes, bone, mi "aŭskultos".
Amikino: Estis kamparano kiu havis tre belan kaj por li utilan ĉevalon, sed unu tagon la ĉevalo forkuris de li. Kiam liaj najbaroj aŭdis pri tio ili ĉiuj tre kompatis lin kaj estis tre zorgitaj. Sed la kamparano diris "Nu, oni neniam scias kia estas la plano de la vivo. Mi ĉiam sentas fidon ke iel solviĝos.". Post kelkaj tagoj la ĉevalo revenis kaj kun si ĝi havis plurajn belegajn sovaĝĉevalojn. Ĉi-foje la najbaroj tre gratulis la kamparanon. La kamparano estis kompreneble feliĉa sed samtempe trankvila kaj ne troigis la okazaĵon kaj diris "oni neniam scias kio okazos en la vivo sed gravas ĝui ĝin kiam eblas". Kiam la filo de la kamparano rajdis sur unu el la sovaĝĉevaloj li falis kaj rompis sian gambon. Denove la najbaroj tre bedaŭris la grandan malfeliĉon, nun la filo ja ne povis helpi al la kamparano pri gravaj taskoj. Sed la kamparano daŭre restis trankvila kaj klarigis ke oni fidu je la vivo. Post ne longa tempo montriĝis ke ekestis milito en apuda regiono kaj ĉiuj junaj viroj devis iri al armeo por batali. Pro la rompita gambo la filo de la kamparano ne povis militi kaj la najbaroj gratulis al la bonŝanco de la kamparano, ja almenaŭ la filo ne riskis morti. Tiel daŭras la rakonto, okazaĵo post okazaĵo.
Ana: Interese.
Amikino: La konkludo, laŭ mi, estas ke tre malfacilas scii kial kelkaj aferoj okazas sed ke el longa perspektivo ĉiuj estas necesaj eroj de niaj vivoj sur la tero. Do, ĝuu la vivon kiam eblas kaj ne tro zorgu kiam okazas malfacilaĵoj!
Ana: Pli facile dirite ol farite... Tamen mi provos pensi kiel la kamparano. Estis bone babili kun vi! Nun mi devas dormi.
Amikino: Bonegan nokton kaj fortojn al vi!
Ana: Dankon. Ĉion bonan kaj ĝis!
Amikino: Ĝis kaj kis'

Atentigo(j)

Ankoraŭ neniu.

Ekzerco

Bv respondi la demandojn.
(Skribu x-sisteme por havi supersignojn. Ekzemplo: "posxto" fariĝas "poŝto".)

1) Pri kio volis Ana paroli kun sia plej bona retamiko?

2) Kie Ana kaj ŝia amiko estis antaŭ ol ili iris al la kinejo?

3) Ĉu la pensmaniero de la kamparano ŝajnas bona al vi?

4) Kion vi pensas pri tiu ĉi kurso?

Vi povas sendi viajn respondojn al lingvohelpanto retpoŝte kaj ŝi aŭ li respondos al vi kun eventualaj ĝustigoj kaj komentoj, espereble ene de tagnokto.