Kurso de Esperanto

Kurso de Esperanto estas multrimeda komputilprogramo por la memlernado de Esperanto. Jen kelkaj el ĝiaj karakteroj:

  • Nur 12 lecionoj
  • Prononcaj kaj aŭdkomprenaj ekzercoj
  • MP3 kanzonoj - lernu kantante!
  • Tre variaj ekzercoj, por fiksi la enhavon
  • Korektanta Servo ( kunlaboru! )

Korektanta Servo

Kurso de Esperanto estas memlerna kurso, kiun la lernanto povas uzi kiel ĉefan aŭ helpan materialon. Por ke la lernanto pli progresu en la lernado, estas dezirinde ke Esperanto-instruisto akompanu ties lernadon, korektante tradukekzercojn, solvante dubojn kaj enkondukante tiun en la Esperanto-Movadon. Ĉi tian servon oni nomas Korektanta Servo kaj post la publikigo de Kurso de Esperanto multaj tiaj servoj estas kreitaj en diversaj landoj. La aŭtoro de Kurso de Esperanto forte kuraĝigas tiujn, kiuj volus fondi aŭ kunlabori en la ekzistantaj korektantaj servoj.Por scii, ĉu jam ekzistas servo en via(j) lingvo(j), bonvolu viziti la koncernan nacilingvan paĝon en ĉi tiu retejo (uzu la ĉi-maldekstran menuon).

En 2003 la Amerika Komisiono de UEA starigis la Projekton Nesto, kiu celas kunordigi la perretan lernadon de Esperanto en Ameriko. En 2004 la Projekto transiris al Grupo Monda.Por ekscii pli pri la Projekto Nesto, bonvolu viziti la paĝon http://www.monda.org/nesto/nesto-eo.htm

Senpaga Elŝuto

Programo Kurso de Esperanto - Versio 3.2 (13/feb/2006) - Vindozo

Atenton! Uzuloj de Vindozo 95/98/Me devos aktivigi la vindozan multlingvan subtenon: aliru la menuon "Starti / Konfiguroj / KontrolPanelo / Instali aŭ malinstali programojn / Vindoza instalado" kaj tie marku la kvadrateton "Multlingva Subteno", konfirmu ĉion kaj sekvu la instrukciojn de Vindozo. Se oni tion preteratentos, sur la ekrano de Kurso povos aperi kvadratetoj anstataŭ la Esperantaj ĉapeletoj.

Minimumaj postuloj por funkciado de Kurso: Vindozo 95/98/Me/NT/XP/2000, Pentium 100, 16 MB da RAM, SVGA, sonkarto kaj mikrofono (opcia), 20 MB da diskspaco.

Novaĵoj en ĉi tiu versio:
- Subteno por multaj uzantoj: Sub Vindozo XP/2000/2003, ĉiu uzanto havos sian propran konfiguradon
- Aldonita traduko al la slovena kaj al la latva lingvoj
- Plibonigita la traduko al la angla kaj al la hispana

Kiel instali:

  • 1. Elŝutu la instaldosieron en portempan dosierujon;
  • 2. Rulu la instalprogramon;
  • 3. Elektu la lingvon uzotan dum la instalado (Esperanto estas unu el la opcioj).

Vindozo

Programo Kurso de Esperanto - Versio 3.0 (15/dec/2003) - Linukso

Atenton! Je la unua fojo uzante Kurson de Esperanto - versio Linukso, la uzanto devos informi siajn preferatajn MP3-ludilon kaj WAV-registrilon, same kiel la preferatajn retumilon kaj mesaĝilon. Por tion fari la uzulo devas aliri la komencan menuon de Kurso, surkakli "Konfiguroj" kaj aliri la folion "Sono kaj Interreto". Se la Esperantaj ĉapelitaj literoj ne ĝuste aperas surekrane, instalu Unikodkapablan tiparon kaj ĉe la konfigura parto de Kurso informu tiun tiparon kiel preferatan."

Minimunaj bezonoj por funkciado de Kurso: Linukso kun grafika X-servo, Pentium 100, 16MB da RAM, SVGA, sonkarto, mikrofono (opcia), 20MB sur la durdisko.

Kiel instali:

  • 1. Elŝutu la dosieron en portempan dosierujon;
  • 2. Elzipigu la dosieron "kurso.tar.gz" kaj rulu la instalilon "install.sh";
  • 3. La programo estos instalita en la dosierujo "/usr/share/kurso", kaj povos esti rulita per la ĉelinia komando "kurso".

Linukso

Helpa programo por la tradukado de Kurso - Vindozo

Se al vi plaĉis ĉi tiu programo kaj vi volas ĝin traduki al via lingvo (la kurson oni jam tradukis al pli ol 23 lingvoj), vi povos ekuzi ĉi tiun helpan programon. Por ĝia ĝusta funkciado estas necese, ke Kurso de Esperanto estu jam instalita en la komputilo. Nepre sciigu la aŭtoron pri via laboro, ĉar tiel li povos kontakti vin pri ŝanĝoj/novaĵoj koncernantaj la traduklaboron.

Vindozo