Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

diagnoz*o

Sciigo pri nenormala situacio en la funkciado de traktilo; vd averto, erarmesaĝo; kp kontrolo.

Angle: diagnostics
Ruse: диагноз

1996-02-29


diagonal·a matric·o

Matrico kies ĉiuj elementoj, situantaj ekster la ĉefdiagonalo egalas al 0; t.e. rubanda matrico kies rubandolarĝo estas 1, ekz-e la unuomatrico.

Angle: diagonal matrix
Ruse: диагональная матрица

1998-08-18


diagonal*ad·o

Metodo aplikebla al multaj formalaj klasoj de komputeblaj funkcioj por konstrui funkcion, kiu ne apartenas al la koncerna formala klaso; ekz-e ni konsideru la problemon, ĉu ekzistas ĉiea komputebla funkcio, kiu ne estas primitive rekursia funkcio.

Ĉiun primitive rekursian funkcion oni povas esprimi per formulo el la bazaj funkcioj (konstantoj, krementoj, projekcioj — ĉiuj prezenteblaj per finia signaro) kaj la du operatoroj (kompono kaj primitiva rekursio). Do, tiuj formuloj formas numereblan aron; oni povas aranĝi ilin en sekvencon laŭ la leksikografia ordo de la koncerna signaro, kaj uzi la pozicinumeron en tiu sekvenco kiel formulnumeron. Eĉ pli ol tio, oni povas konstrui algoritmon, kiu generas tiujn formulojn (kaj nur ilin) en la indikita ordo. Estu Qx la (x+1)-a formulo en tiu sekvenco, kaj gx estu la funkcio komputata per Qx. Nun ni difinu la diagonalan funkcion h tiel:

h(x)=gx(x)+1 

Evidente, ni havas algoritmon por kalkuli h-n: por komputi h(x) necesas generi la formulojn ĝis Qx, poste apliki Qx al x por ricevi gx(x), poste krementi la rezulton. Do, h estas komputebla. Tamen ĝi certe ne estas primitive rekursia, ĉar se estus tiel, ni havus h=gz por ia z. Sed tiam

gz(z) = h(z) = gz(z)+1 

— memkontraŭdiro.

Sammaniere oni povas pruvi la ekziston de ĉiea nekomputebla funkcio (kaj eĉ pli facile, ja por tiu pruvo oni ne bezonas zorgi pri la komputeblo de la funkcia klaso — sufiĉas konstati, ke ĝi estas arteorie numerebla).

Rim. Evidentas analogio kun la «diagonala pruvo» de Kantoro (G. Cantor, 1845–1918) pri nenumereblo de la reeloj.

Angle: diagonalization
Ruse: диагонализация

1996-02-29


diagonal·ig·o de matric·o

Mat.: Por donita kvadrata matrico M, konstruado de diagonala matrico A tia ke A kaj M estu similaj matricoj, t.e. A = V-1AV.

Diagonaligo estas maniero trovi la ajgenojn de M (kiuj aperas sur la ĉefdiagonalo de A) kaj ĝiajn ajgenvektorojn (kiuj formas la vertikalojn de V).

Angle: matrix diagonalization
Ruse: диагонализация матрицы

1998-09-11


diakrit·il·o, diakrita signo [PIV1] —

Lib.: En naciaj alfabetoj, kromsigno uzata por fari novan literon el alia, baza litero. Plej ofte diakritiloj estas supersignoj, iom malpli ofte, subsignoj, fojfoje ankaŭ kromsigno enlinia. Iuj gramatikistoj rigardas ankaŭ specialfunkciajn literojn (kiaj la angla h en la duliteraĵoj ch, ph, sh, aŭ la rusaj jeroj) speco de diakritilo.

Vd ĉapelo, dekstra korno, dukorno, duobla dekstra korno, duobla liva korno, liva korno, lunarko, meza punkto, subjoto, subkomo, superkomo, superpunkto, superringo, superstreko, tildo, trastreko, tremao, vosteto, zoeto.

Rim. En preciza terminaro preferindas malkonfuzi fenomenojn fonetikajn (akuto, cirkumflekso, umlaŭto, dierezo ktp) disde iliaj grafikaj esprimiloj (dekstra korno, ĉapelo, tremao ktp) — kiel oni distingas literojn kaj sonojn. Ekz-e tildo povas esprimi cirkumflekson en unu lingvo, kaj nazan prononcon aŭ moligon en alia; kaj simetrie, nazan prononcon povas indiki vosteto.

Vd ankaŭ Nomoj de kromsignoj laŭ E. Grimley Evans.

Noto. PIV1 difinas:

diakrit·a 1 (Gramatiko) Servanta por distingi: diakritaj signoj …
Laŭ tiu difino ŝajnas pli konvena karakterizi la radikon ne adjektiva sed verba.

Oni povus heziti pri la senco de «diakritaĵo»: ĉu temas pri diakritilo, ĉu pri diakritilhava litero. Mi perferas la duan interpreton, kiu estas pli distingema.

Angle: diacritic; accent
Ruse: диакритический знак

1996-04-07


dialekt*o

Programlingvo estiĝinta sekve de relative malgravaj ŝanĝoj en norma programlingvo. Dialektoj estiĝas pro diversaj kialoj, precipe pro la sekvaj:

  1. Adaptado de ĝeneralcela programlingvo al speciala apliko. Ofte la ŝanĝoj konsistas en aldono de pli oportuna eneligo, atentanta specifan formon de la datumoj, aŭ enkonduko de specialaj esprimiloj por realtempa reĝimo ktp. Iuj programlingvoj (ekz-e Ada) disponigas specialajn rimedojn por tiaj pliriĉigoj.
  2. Diversaj realigoj de unu sama programlingvo devas kompletigi la ĝeneralan (norman) difinon de la lingvo, kaj tiuj precizigoj ne ĉiam koheras. Tio malpliigas la porteblon de programoj, kvankam povas pligrandigi la rendimenton de programaro verkita speciale por la koncerna instalaĵo.

Angle: dialect
Ruse: диалект

1996-02-29


dialog·a procez·o

Procezo interaganta kun uzula terminalo (kontraste al fona procezo).

Noto. Kp malfono.

Angle: foreground process
France: tâche d'avant-plan
Ruse: диалоговая задача

1998-07-31


dialog·a ŝel·o

Ŝelo (t.e. ŝela procezo) por kies ĉefenigujo, ĉefeligujo kaj ĉeferarujo estas nomumita uzula terminalo (kontraste al fona ŝelo).

Angle: interactive shell
Ruse: диалоговая оболочка

1998-07-31


dialog*o, interaga reĝimo —

Reĝimo de laboro kun komputa sistemo kiam la uzulo stiras la programplenumon per siaj komandoj dum la rultempo. Dialoga reĝimo kutime implicas interŝanĝon de tekstaj komandoj aŭ demandoj kaj respondoj aŭ invitoj; en interaga reĝimo eblas uzi pli evoluintajn programajn aŭ aparatajn rimedojn. Vd seanco, saluti, adiaŭi; kp fona reĝimo, stapla reĝimo.

Angle: dialog, interactive mode, on-line mode
Ruse: диалог

1996-02-29


dialog*uj·o

En GUI, speciala fenestro, kiun la sistemo aŭ aplikaĵo aperigas sur la ekrano kiam ĝi bezonas respondon de la uzulo.

Angle: dialog box
Ruse: диалоговое окно

1996-08-23


dies·o [PIV1, Jel, Pfei] —
  1. La muzika kromsigno ♯, «duone altiganta la noton» [PIV1].
  2. Ne tute ĝusta sed esprimiva nomo de la signo # (Askie 35) kiu, metite antaŭ nombro, estas uzata en Usono por enkonduki numeron (ekz-e, en la angla «track #3» — «trako n-ro 3»). En multaj programlingvoj ĝi estas uzata por signi malegalaĵon (ĉar ĝia grafika formo iom similas la koncernan signon, kiu mankas en Askio); en aliaj ĝi simbolas la kardinalan nombron de aro (ĉar la angla lingvo ne distingas nombrojn disde numeroj).

Noto. En la rusa faka ĵargono la signo # havas ankaŭ pli precizan nomon: krado. Metite post numeralo la signo # simbolas funtojn (angle a 5# sack of sugar — «kvinfunta sukersako»); do, oni povis provi funtsignon, kiu Esperante estas malpli konfuzebla kun la pundosigno (£), ol en la angla. Tamen la ideon pri dieso trudas la norma nomo en Ada. — La nomo numersigno evitindas, ĉar ekster Anglalingvujo numeron simbolas aliaj signoj (ekz-e en la rusa).

Angle: sharp; hash mark, pound sign
Ruse: решётка, диез

1996-02-29


diferenc·a ekvaci·o

Ekvacio entenanta «finiajn diferencojn» (vd diferencoperatoro) de la serĉata funkcio.

Angle: difference equation
France: équation aux différences finies
Germane: Differenzengleichung
Ruse: разностное уравнение, уравнение в конечных разностях

1996-02-29


diferenc·o·dosier·o

Teksta dosiero entenanta diferencojn (ŝanĝojn, aldonojn aŭ mankojn) inter du (grupoj da) dosieroj. Kutime temas pri versioj de programa fontoteksto aŭ dokumentaro; en Unikso tian diferencodosieron generas la utilaĵo diff; ekzemplan uzon vd sub flikilo.

Angle: diffs file

2002-08-21


diferenc·operator·o

La operatoro , transformanta funkcion f en ĝian finian diferencon ∆[h]f(x)=f(x+h)−f(x). Se temas pri sekvenco de argumentaj valoroj { x[k] } (plej ofte, xk=x0+k·h), oni skribas

∆fn = f(xn+1) − f(xn)

— vd diferenca ekvacio. Krom tiaj dekstraj diferencoj (angle «forward difference») estas uzataj ankaŭ la maldekstraj diferencoj:

NABLOh f(x) = f(x) − f(x−h)

kaj la centraj diferencoj (angle central difference):

δh f(x) = f(x+h/2) − f(x−h/2)

Angle: difference operator
Ruse: разностный оператор

1996-02-29


difin·a aper·o (de nomo) —

Tia apero de nomo en deklaro, ke la nomo okupas la pozicion de difinato. Ekz-e, en Paskalo:

   { 1 }    TIPO vektoro = TABELO [1..n] EL info; 
   { 2 }    VAR v: vektoro;    { ... } 
   { 3 }    v[i] := v[i+1];

la apero de vektoro en linio { 1 } kaj la apero de v en { 2 } estas difinaj aperoj, dum la aperoj de v en { 3 } aŭ de n kaj informtipo en { 1 } estas aplikaj aperoj.

Angle: defining occurrence
Ruse: определяющее вхождение

1996-02-29


difin·a modul·o

En MODULA, interfaca parto de modulo(j), entenata difinojn de konstantoj, funkciĉapojn, listojn de importo ktp. Kutime difina modulo okupas apartan dosieron, simile al ĉapdosiero de C.

La ĉapdosieroj formas hierarkion, kiu estas uzata en disa tradukado de ŝanĝitaj moduloj kaj aŭtomate konstruas koheran tradukon sen ia ajn muntodosiero.

Kp realiga modulo.

Angle: definition module
Ruse: модуль определений

1998-12-06


Evi. diĝit·a

Cifereca.

1996-10-09


Dijkstra [dejkstra], Edsger Wybe [vejbe] —

Eminenta Nederlanda komputikisto, (1930-05-11 en Roterdamo – 2002-08-06 en Nuenen). Lia tradukilo por ALGOL-60 estis inter la plej unuaj, li multe kontribuis al la teorio kaj praktiko de paralelado, metodoj kaj «disciplino» de programverkado (interalie de strukturema programado). Vd dormema frizisto, problemo pri la Nederlanda standardo, problemo pri la mortemaj manĝantaj filozofoj.

Noto. La supre indikita prononco estas uzata de Dijkstra mem kaj en Ruslando; la anglalingvanoj kutimas prononci ["daĭkstr@]; por Esperanto tute akceptebla ŝajnas la ortografiema prononco (kun [ij]).

1996-02-29


dik*o

Lib.: Larĝo de ventro (aŭ de dorso) de prestipo. En proporcia tiparo la diko de diversaj prestipoj varias.

Angle: set size
France: chasse
Germane: Dickte
Ruse: толщина

1996-11-05


dimensi·nombr·o

La nombro de indicpozicioj de tabelo: por vektoro (unudimensia tabelo), 1; por matrico, 2, ktp.

Angle: dimensionality
Ruse: размерность

1996-02-29


dimensi*o

Ĉiu el la indic-variejoj de tabelo.

Noto. Kaze de vektoro, pli konforme al la matematika vortuzo «dimensio» devus signifi «la nombro de elementoj» — kion la komputikistoj nomas longo.

Angle: dimension
Ruse: измерение

1996-02-29


dinamik*a

= Rultempa.

Angle: dynamic
Ruse: динамический

1996-02-29


dinamik·a datum·inter·ŝanĝ·o

Speco de interna komunikado, uzata en Vindozo por interŝanĝi komandojn kaj datumojn inter diversaj aplikaĵoj; ekz-e por transmeti enhavon de sterntabelo en raporton, preparatan per verkilo.

Angle: dynamic data exchange, DDE
Ruse: динамический обмен данными

1996-10-19


dinamik*a ekzempler*o

Sekve de procedurvoko estiĝas nova objekto, karakterizata de algoritmo (ĝin indikas la korpo de la vokata proceduro) kaj datumoj (la memoro por ĉiuj parametroj kaj variabloj lokaj en tiu proceduro); specialaj datumoj prezentas programpunktojn, specifajn por la dinamika ekzemplero: la revenadreson kaj la kurantan aktivan punkton (la plenumatan ordonon). Pro rekursioparalelado povas estiĝi pluraj dinamikaj ekzempleroj de unu sama proceduro (resp. de ties variabloj, markoj, parametroj).

Simile, objekto de klaso kreita per konstruilo estas dinamika ekzemplero de tiu klaso.

Angle: instance, activation, generation
Germane: Inkarnation
Ruse: динамический экземпляр

1998-11-21


dinamik·a memor·are·o

Iom granda parto de la ĉefmemoro kies pecoj (fragmentoj, segmentoj) estas disponigataj rultempe por diverstipaj objektoj. Vd memorgenerilo, detrui.

Angle: heap, dynamic area
Ruse: куча, динамическая область памяти

1996-02-29


dinamik·a memor·dispon·ig·o

Maniero disponigi ĉefmemoron laŭ mendoj el plenumata programo (per memorgenerilo), kutime kun la eblo poste detrui tiun memoron. Kp statika memordisponigo.

Angle: dynamic allocation
Ruse: динамическое размещение

1998-08-13


dinamik·a tabel·o

Tabelo kies indicvariejoj (kaj sekve la memoramplekso) estas determineblaj nur rultempe.

Angle: dynamic array
Ruse: динамический массив

1996-02-29


dinamik·e bind·ebl·a bibliotek·o

Programdosiero, kiun la operaciumo povas laŭmende ŝargi kaj bindi al programo dum ties plenumo. Ekz-e Vindozo uzas tiajn bibliotekojn por realigi internaciigon de la klavaro, literumiloj ktp. En tiu formo operaciumoj disponigas opuzajn (sub)programojn. Kp statika bindado.

Angle: dynamic link library, DLL, shared library
Germane: dynamische Bibiliothek
Ruse: динамически связываемая библиотека

1996-10-19


dipleks·a

«… 1 (pri sendaparato) Povanta efektivigi samtempe du malsamajn sendojn sur du malsamaj ondolongoj. 2 =dupleksa» [PIV1].

1996-02-29


direkt·a eĝ·o, arko, orientita eĝo —

Eĝo, kiu estas nek simetria eĝo, nek maŝo (vd ĉe grafeo). Direktan eĝon oni kutime bildigas per sago.

Noto. Arko estas sufiĉe internacia; tamen oni ofte konfuzas la anglajn «edge» kaj «arc», tial la radikŝpara kaj preciza duvorta formo ŝajnas preferinda. «Orientita eĝo» havas tradicion en Esperanto, sed «direkta eĝo» estas pli logika: se la eĝoj havas direkton, tiam la tuta grafeo estas direkta grafeo; se la direktoj koheras, la direkta grafeo estas orientita (ekz-e alradike orientita arbo); simile estas pri aliaj eĝaroj (orientita vojo, ciklo ktp).

Angle: arc, directed edge
France: arc
Germane: Pfeil
Ruse: дуга, ориентированное ребро

1996-02-29


direkt·a grafe·o

Grafeo kiu ne havas simetriajn eĝojn. Kp sendirekta grafeo.

Angle: directed graph
France: graphe orienté
Germane: gerichteter Graph
Ruse: ориентированный граф, орграф

1996-02-29


direktiv·o [KKV, Ber85] —

En fonta teksto de programo, ordono direktita al tradukilo por influi la reĝimon de tradukado (kp pragmataĵo) aŭ postuli kroman agon (ekz-e #include en C).

Angle: directive
France: directive
Germane: Übersetzungsanweisung, Betriebsanweisung
Ruse: директива

1998-12-31


dis·a datum·baz·o

Datumbazo kies enhavo estas dislokita en pluraj fizike apartigitaj datumportiloj aŭ komputiloj. Se la komputiloj (la platformoj) estas samspecaj, la disa datumbazo nomiĝas unuspeca, se ne, diversspeca.

Angle: distributed data base
France: base de données distribuée
Germane: verteilte Datenbank; verteiltes Datenbanksystem
Ruse: распределённая база данных

1996-02-29


dis·a dosier·sistem·o

Dosiersistemo en kiu la dosieroj, situantaj en la aliaj nodoj de disa komputilsistemo (aŭ komputila reto), same atingeblas por programo, kiel la dosieroj de la komputilo ĝin rulanta.

Angle: distributed file system
France: système de fichier distribué
Germane: verteiltes Dateiverwaltungssystem
Ruse: распределённая файловая система

1996-02-29


dis·a komput·il·sistem·o, disa komputilaro —

Komputa sistemo ebliganta aranĝi kunlaboron de sendependaj sed interkonektitaj komputiloj tiel, ke la fakta konfiguraĵo estas travidebla afero por la uzanto (kontraste al komputila reto, en kiu la uzanto konscias la kuneston de pluraj komputiloj, ilia situo, memordistribuo kaj funkciaro). La disajn komputilsistemojn oni kutime aranĝas laŭ klienta-servila arkitekturo. Vd disa kunlaboro.

Angle: distributed system
Ruse: распределённая система

1996-02-29


dis·a kun·labor·o

Datumtraktado en disa komputilsistemo. Ĉiu procezo traktas siajn lokajn datumojn sendepende je la aliaj; laŭbezone la procezoj uzas komputilan reton por interŝanĝi informojn necesajn por kunlabori kaj atingi komunajn risurcojn.

Angle: distributed processing
France: informatique répartie
Germane: verteilte Dateiverarbeitung
Ruse: распределённая обработка

1996-02-29


dis·a traduk·ad·o

Tia aranĝo de programada sistemo, ke partojn de fonta programteksto eblas traduki aparte (por posta kunmeto en ŝargomodulon per bindilo). En la modernaj sistemoj estas implicata pli-malpli fidinda kontrolo de kohero (kohera traduko). Kontraste, por indiki maleston de tia koherkontrolo, oni povas diri sendependa traduko, izola traduko.

Angle: separate compilation
France: compilation séparée
Germane: getrenntes Kompilieren
Ruse: раздельная трансляция

1996-02-29


dis·afiŝ·i

Retoj: Afiŝi en pluraj forumoj samtempe (menciante plurajn novaĵgrupojn en la Newsgroups:-linio).

La retmoroj postulas ke oni afiŝu nur mesaĝojn, taŭgajn por la koncerna(j) forumo(j). Sekve la disafiŝaĵo devas konveni por ĉiu forumo en kiu ĝi aperas, do konforma lingve, enhave kaj stile al la postuloj de tiuj forumoj.

Disafiŝi estas malpli grava misago ol plurafiŝi: disafiŝaĵo estas dissendata en unu ekzemplero, kaj tial malpli ŝarĝas la forumaron. Krome, oni povas pli facile eviti disafiŝaĵojn, ordonante malatenti la afiŝojn kun tro longa gruplisto, per ignordosiero entenanta ekz-e tian regulesprimon

/^Newsgroups: .*,.*,.*,.*,.*,./h:,

Angle: crosspost
France: diapubulier

1998-03-14


dis·a·j ar·o·j

Aroj kies komunaĵo estas vakuo.

Angle: disjoint sets
France: ensembles non consécutifs, séparés
Germane: getrennt, elementenfremd, disjunkt
Ruse: непересекающиеся множества

1996-02-29


dis·aŭ

Eventuala esperantigo de operacisigno simbolanta disaŭon.

Angle: xor
Ruse: НТЖ

1996-02-29


dis·aŭ·o, ekskluda aŭo, Bulea sumo laŭ modulo 2 —

Bulea operacio, en programlingvoj simbolata de ^ (en C) aŭ XOR (Ada, MODULA), en matematiko ^, (+)(-), +2.

a^b veras, se veras ajna el ab, sed ne ambaŭ samtempe (vd Vertabelo de la ĉefaj Buleaj operacioj), t.e.

(a ^ b) = (a   b) KAJ  [¬(a KAJ  b)]

Kp kajaŭ.

Rim. La responda arteoria operacio estas simetria diferenco.

Noto. Logika sed malbela esperantigo estus aŭaŭ [Rei87]; ni proponas esperantigi per DISAŬ. «Ekskluda aŭo» estus tre internacia, sed el ĝi malfacilas fari ŝlosilvorton, kaj ni preferas havi du simetrie unuvortajn terminojn: kajaŭo, disaŭo. Tiu lasta estas klarigebla kiel «disiga, malkaja aŭo».

Angle: exclusive or, exjunction, nonequivalence
France: OU exclusif
Germane: exklusives ODER
Ruse: исключающее ИЛИ, сложение по модулю 2

1996-02-29


disciplin*o

Algoritmo, realiganta strategion; speciale, vd ĉe atendovico.

Angle: discipline
Ruse: дисциплина

1996-02-29


dis·faden·ig·o

Speco de paralelado, kiam la paralelaj procezoj, kiujn oni tiukaze nomas fadenoj, estas aranĝitaj tiel ke la komutado inter ili estu sufiĉe rapida kaj la podetala paralelado, rendimenta.

Angle: multithreading

1998-03-20


dis·ig·il·o, limaĵo —
  1. Signo(j) disiganta(j) simbolojn aŭ frazojn de programlingvo; kutime estas uzataj spaceto, komo, aliaj specialaj signoj, komentoj, linifiniloj, vakua linio.
  2. Stirsigno disiganta datumgrupojn dum datumtransmeto.

Angle: separator, delimiter
Ruse: разделитель, ограничитель

1996-02-29


dis·ĵet·o, enĵeta funkcio [EKV], enjekcio [Rei87] —

Mat.: Tia ĵeto f: A→B, ke diversaj argumentoj havas diversajn bildojn, t.e. por ajnaj x, y EN A

f(x)=f(y) ≡ x=y 

Noto. La prefikso en- de la internaciaĵoj «enĵeto», «enjekcio» estas mallogika kaj konfuziva: ĉar surĵeto estas «ĵeto sur la aron B», tial «enĵeto» devus esti «ĵeto en la aron B», alivorte, tia f, ke f(A)<KAJ  f(A)≠B.

Ĉi tie konvenas la prefikso dis-: disĵeto distingas (ne konfuzas, ne kunigas) la bildojn de disaj argumentoj (dis = malkun).

Angle: injection
Ruse: инъекция, вложение

1996-02-29


disk·aparat·o, durdisko, vinĉestro

Magneta disko (aŭ pluraj tiaj diskoj samaksaj), muntita(j) kun la lega-skribaj kapetoj kaj ceteraj partoj meĥanikaj kaj elektronikaj, kaj enujigita(j) en metalan skatolon (kp disketo).

Depende je la modelo, la atingotempo de diskaparato estas 9 ms aŭ malpli.

Normale komputilo havas diskaparaton kiel sian fiksitan diskon; sed ekzistas ankaŭ demeteblaj diskaparatoj.

Angle: hard disk
Ruse: винчестер, жёсткий диск

1998-12-17


Evi. disked·o

Disketo.

1996-02-29


disk*et·o [SPIV], diskedo, moldisko —

Speco de ekstera memoro, datumportilo en formo de disko el polimera plato kun magneta tegaĵo, enujigita en plastan koverton kun fendo por legoregistraj kapetoj.

Disketojn enkondukis IBM en 1971. La unuaj disketoj havis la diametron 20 cm (8″) kaj la kapaciton 240 Kbajt. Nun pli oftas la disketoj 9 cm larĝaj kun la kapacito 0.5–2 Mbajt. Vd disko; diskaparato, fiksita disko.

Angle: floppy disk, diskette
Ruse: дискета, гибкий диск

1996-02-29


disk·ing·o, diska fendo —

Vd diskturnilo.

Angle: disk drive
Ruse: дисковод

1996-02-29


disk·ing·o·liter·o, diskingocifero —

Nomo de (virtuala) diskturnilo: por IBM-PC, litero kun dupunkto el la vico A: B: C: … por Makintoŝo, ciferoj 0, 1 ktp.

Angle: drive letter; drive digit
Ruse: имя дисковода

1999-03-18


disk*o

Diskforma datumportilo uzata kiel ekstera memoro.

  1. Magneta disko. La datumregistrado okazas sur samcentraj trakoj situantaj sur la magnetebla tegaĵo de ronda(j) plataĵo(j). Estas diskoj fikskapetaj (havantaj po unu lega-skriban kapeton por ĉiu trako) kaj diskoj kapetmovaj (havantaj po unu kapeton por ĉiu diskfaco). En tiu lasta kazo la pozicio de la brakoj, portantaj la kapetojn, difinas cilindrojn, kies trakoj estas atingeblaj sen movi la brakojn. Oni distingas diskojn demeteblajn (oportunajn por transporti datumojn inter nekonektitaj komputiloj, speciale vd disketo) kaj fiksitajn diskojn.
  2. Lumdisko, codoromo.

Noto. «Durdisko» estas nepreciza: kaj la grandaj diskoj de la malnovaj komputiloj, kaj la diskaparatoj estas «duraj»; krome, la 9-centimetraj (proks. 3.5-colaj) disketoj havas tiom malmolan skatolon, ke iuj [JF] nomas ilin «rigidaj» (angle stiffy). Plejparte la kunteksto sufiĉas por kompreni pri kia disko temas; en la maloftaj okazoj, kiam precizigo estas bezonata, oni precizigu malimplice (ekz-e «kvincola disketo»). «Diskedo» estas superflua radikmalŝparo: morgaŭ povas aperi ankoraŭ pluraj diskospecoj, kiuj tutegale postulos siajn precizigilojn; hieraŭ la 8-cola (203 mm) disketo ŝajnis malgrandaĵo, hodiaŭ la 5-colaj disketoj (133 mm) ŝajnas tro grandaj kompare kun la 9-centimetraj, ktp.

Vd bulo.

Angle: disc, disk
Ruse: диск

1996-10-14


diskret*a

«4 Mat.: Malkontinua. 5 (Statistiko:) (pri variablo) Havanta nur finian nombron da valoroj aŭ nefinian nombron da valoroj sen iu akumula punkto» [PIV1].

Alivorte,

Kp cifereca, kombinatoriko.

Angle: discrete
Ruse: дискретный

1996-02-29


diskret·ig·o
  1. Mat.: Anstataŭigo de problemo difinita sur kontinuumo, ekz-e sur la intervalo [0,1], je aproksima problemo difinita sur finia punktoaro, ekz-e

    { k·h | k=0,1,… n, h=1/n } 

    kun n>0.

    Diskretigo estas uzata en la nombra analitiko, precipe por solvi diferencialajn ekvaciojn. Ekz-e por la ekvacio

    y′=f(x, y), x EN [0, 1], y(0) = y0 

    oni povas provi la diskretigon per la Eŭlera metodo:

    (yk+1−yk)/h = f(xk,yk), 

    kie xk=k·h 0≤k≤n, h=1/n kaj yk simbolas serĉatan aproksimaĵon y(xk). Vd ankaŭ diferenca ekvacio.

  2. Mezurado de analoga signalo je egalpaŝaj tempopunktoj por ciferecigo.

Angle: discretization; sampling
Ruse: дискретизация

1996-10-21


disk·turn·il·a niĉ·o

Paralelepipeda fako en komputilskatolo destinita por diskturnilo.

Angle: drive bay
Ruse: отсек дисковода

1999-03-18


disk·turn·il·o, drajvo [SPIV] —

Organo turnanta magnetan diskon kaj stiranta la kapetojn por skribi datumojn sur la diskon aŭ legi datumojn de sur la disko.

Noto. Praktike la uzulon koncernas nur la diskingo, en kiun li ŝovu sian disketon. — Kp lumdiskingo.

Angle: disk drive, disk unit
Germane: Laufwerk
Ruse: дисковод

1996-02-29


dis·part·ig·i
  1. Mat.: Tiel disigi aron en subarojn, ke ĉiu ĝia elemento apartenu al ekzakte unu subaro.
  2. Komp.: Apartigi logikajn pecojn de memoro aŭ datumo, ebligante trakti ilin samrange kiel la tuton. Ekz-e

Angle: partition

1998-06-19


dispon·aĵ·a komand·o

En Askio kvar kodonoj (17–20) estas rezervitaj por komandoj stirantaj uzatan aparataron (disponaĵojn); la simboloj: DC1, DC2, DC3, DC4.

Angle: DC, device control
France: symbole de commande de dispositif
Germane: Gerätesteuerzeichen
Ruse: литера управления устройством

1996-02-29


dispon·aĵ·numer·o

Sensignuma entjero uzata de la operaciumo por referenci disponaĵon.

Angle: device ID

2000-08-27


dispon*aĵ·o

Aparato, aranĝaĵo kiu estas parto (risurco) de komputa sistemo.

Angle: device
France: unité, dispositif
Ruse: устройство

1996-02-29


dispon·ebl·o
  1. La probablo ke risurcomendo tuj iĝos priservita.
  2. (Disponeblorejŝo:) Facileco de senpanea uzado de komputa sistemo, esprimata per la rejŝo de normala funkciado dum koncerna tempo (oni ne konfuzu disponeblon kun fidindo).

Angle: availability
France: disponibilité

1996-02-29


dispon·ig·i

Ebligi al procezo (tasko) uzi risurcon; se la risurco ne estas opuza, oni diras, ke ĝi estas okupita de la procezo. Kiam la procezo ne plu bezonas la risurcon, ĝi devas ĝin malokupi.

Angle: allocate, assign

1996-02-29


dis·referenc·a bild·o, klakmapo, indeksmapo —

En TTT, grafikaĵo kies certaj partoj havas ankrojn, tiel ke la uzulo, klakinte ĉe interesa parto de la bildo, funkciigas la hipertekstan ligilon, ankritan ĉe tiu parto, kaj ricevas la koncernan informon. Ekz-e la mondmapo por la virtualaj TTT-turistoj, aŭ por realaj turistoj, aŭ la klakmapo el la Hiperkurso pri Esperanto.

Por realigi tion oni bezonas, krom la bildon mem, ties mapon, kiu indiku la zonojn funkciontajn kiel ligilaj «butonoj», kaj po unu adreson (URL) por ĉiu zono (kion ĝi referencu).

Detaloj: en la anglaen la franca.

Angle: clickable image map
France: hyperimage, carte sensible, carte cliquable, image référencée, image en coordonnées
Hispane: listado de imagenes seleccionables

1997-06-28


dis·send·il·o

Retoj: Parto de retpoŝta servilo, kiu plusendas la venantajn kontribuaĵojn al ĉiuj abonantoj de dissendolisto.

Angle: mail exploder

1997-08-04


dis·send·o·list·o

Retoj:

  1. Retpoŝta adreso kiun koncerna dissendilo transformas en liston da retpoŝtaj adresoj por plusendo al la anoj de koncerna diskutrondo.
  2. La anaro de diskutrondo, la abonantoj kiuj ricevas korespondaĵojn senditajn al tia retadreso.
Dissendolistojn oni povas organizi facile kaj rapide (kompare kun la oficialaj forumoj), ili estas relative malgrandaj diskutgrupoj, ofte kun limigita aboneblo.

La abonojn kaj malabonojn oni ĉiam aranĝu per la «serva» retadreso, por ne ĝeni ĉiujn listanojn. La serva retadreso por ĉiuj dissendolistoj de servilo UM normale estas listserv@UM.

Angle: mailing list

1997-08-04


dis·sur·ĵet·o, inversigebla funkcio [EKV], bijekcio [Rei87] —

Mat.: Surĵeto kiu ankaŭ estas disĵeto. Dissurĵeto ĉiam havas inversan ĵeton.

Angle: bijection
Ruse: биекция, взаимно-однозначное соответствие

1996-02-29


dis·ŝov·reĝim·o

Skribreĝimo (ekz-e de klavaro), ĉe kiu nova datumo (signo enigata meze de linio) ne anstataŭas la kurantan datumanon (la signon indikatan de la kursoro), sed enŝoviĝas antaŭ ĉi tiun; tiel, la ekrana linio disŝoviĝas post la kursora pozicio. Kp anstataŭiga skribreĝimo.

Noto. Pli proksima al la angla termino estus enŝovo, tamen en estas uzata por nomi la enen-klavon.

Angle: insert mode
Ruse: режим вставки

1996-02-29


distanc*o laŭ Hamming

Nombro de bitpozicioj per kiuj diferencas du kodvortoj.

Noto. Nomita laŭ Usona inĝeniero Hamming ["hæmIŋ].

Angle: Hamming distance
Ruse: расстояние по Хэммингу

1996-02-29


disting*iv·o

Por rastruma ekranbloko, la nombro de rastrumeroj sur la ekrano; por rastruma printilo, la nombro de rastrumeroj en longounuo.

Angle: resolution, discrimination
France: résolution
Germane: Auflösung, Auflösungsvermögen
Pole: rozdzielcość
Ruse: разрешение, разрешающая способность
Turke: çözünürlük

1996-02-29


distribu·a garnitur*o

Programaro en tia formo, en kiu ĝi estas komerce liverata.

Angle: distribution kit
France: jeu distributif
Germane: Distributionssatz
Ruse: дистрибутив

1996-02-29


distribu·ebl·o

Mat.: Kapablo de duloka algebra operacio «distribuiĝi» sur la argumentojn de alia algebra operacio; operacio · distribueblas rilate al operacio +, se por ajnaj x, y, z veras

  1. x·(y+z) = (x·y) + (x·z)
  2. (x+y)·z = (x·z) + (y·z)
Se veras nur (1), la operacio · estas maldekstre distribuebla, se veras nur (2), ĝi estas distribuebla dekstre.

Angle: distributivity
Ruse: распределительность

1996-02-29


distribu·ebl·o·regul·o, distributa [EKV] regulo —

Mat.: Formulo esprimanta distribueblon de operacio. Vd ringo, Bulea algebro.

Rim. En [EKV] estas uzita distributa regulo, verŝajne pro la probablika termino distribuo. Tiun antaŭzorgemon ni opinias troa: unue, la konfuzo malprobablas, kaj due, ĝuste por la pli fundamenta algebra signifo precipe konvenas la komunlingva senco de la radiko.

Angle: distributive law
Ruse: распределительный закон, распределительность

1996-02-29


diverĝ·i [Z, PIV1] —

Mat.: Ne konverĝi, esti nedifinita (pri algoritmoĵeto, por iu enigaĵo aŭ argumento). Oni skribas f(a)↑, se ¬(a EN dom f).

Angle: diverge
Ruse: расходиться

1996-02-29


divid(o·operaci)o

En la programlingvoj tiu operacio estas signata per / kaj DIV ÷. Ekz-e en Paskalo la unua simbolas reelan, kaj la dua, entjeran dividon. Oni povus voĉlegi:

x/y
ikso dividita (reele) per ipsilono
i DIV j
i dividita entjere per jo
(ke la unua divido estas reela oni povas lasi implicata). La du argumentoj de divido estas dividato kaj dividanto; la rezulto nomiĝas kvociento.

La entjera divido havas kromrezulton: la reston. La responda komputila komando liveras ĝin en la koncernan aritmetikan reĝistron (do, tia komando havas du rezultojn: la kvocienton kaj la reston), en programlingvo por kalkuli la reston oni uzas la operacion MOD — vd modulo.

Angle: division
Ruse: деление

1996-02-29


«divid·u kaj reg·u»

Ĝenerala principo por konstrui rekursian algoritmon. Por fari komputadon kies kompliko estas n, oni malkomponas ĝin en «transiran laboron» havantan ne tro grandan komplikon, ekz-e O(n)O(1), kaj plurajn subproblemojn, similajn al la origina, kies suma kompliko ne superas n-on. Fakte tiu principo estas maniero prezenti rekursion.

Ekz-e en Rapida ordigo la divido estas lokado de la vica elemento tiel, ke ĝi disigu la tutan datumaron en du partojn: la elementojn pli grandajn kaj la nemalpli grandajn; la regado estas la du rekursiaj vokoj, aplikantaj al la du duonoj la ĝeneralan algoritmon.

Angle: divide and conquer
France: diviser pour régner

1996-02-29


divizor·o [PIV1] —

Mat.: Entjero a estas divizoro de entjero b, se b estas oblo de a. Ekz-e la dekuma nombro 130 havas la divizorojn 1, 2, 5, 10, 13, 26, 65 kaj 130. Vd PGKD.

Angle: divisor
Ruse: делитель

1996-02-29


dizajn·o, dezajno [Pt, SPIV] —

Laŭfunkcie estetika projektado de la formo kaj aspekto de fabrikaĵo, uzula interfaco, tiparo ktp.

Noto. Ne konfuzu dizajnon kun teĥnika projekto, projekti ktp. — Malgraŭ SPIV, en la viva lingvo oni preferas konsekvencan fonetikan transskribon de la angla vorto, same kiel en la naciaj lingvoj, pruntintaj la vorton per transskribo (de la rusa ĝis la kroata). Vd «Monato», 1996, n-ro 9, pĝ 21; 1995, n-ro 5, pĝ 20.

Angle: design
Ruse: дизайн

1997-01-07


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion