Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

RFC

Tiu stranga siglo (de la angla Request For Comments, t.e. «peto komenti») ial servas por indiki normojn en la Interreto. Fakte ne ĉiu RFC-dokumento estas normo, sed ĉiu Interreta normo havas RFC-numeron.

Vd ftp://src.doc.ic.ac.uk/rfc/, http://web.nexor.co.uk/public/rfc/rfcs/, http://www.cis.ohio-state.edu/hypertext/faq/usenet/top.html.

1997-06-15


rid·mien·o

Retoj: Lib.: Simbolo de komedio, mienvinjeto :-) esprimanta rideton, afablon, fojfoje sarkasmon; iam disponebla estiel aparta signo, en Askio imitata per :-) aŭ pli ekvilibre per (^_^)

En Unikodo disponeblas ĉe 16u263A (blanka) kaj 16u263B (nigra).

Angle: smiley face
France: binette, souriard
Ruse: улыбочка

1996-11-23


rikord·a kaz·o

En la kaza parto de rikordotipo de Paskalo, priskribo de aparta kazo (vario) de rikordo. Ĝi entenas liston da konstantoj, kiuj identigas la koncernan kazon (rikorda variablo statas en tiu kazo, se la valoro de la kazetikedo egalas iun el tiuj konstantoj; iam oni nomas ilin kazmarkoj).

Angle: variant
Ruse: вариант

1996-02-29


Evi. rikord·ar·o [KKV] —

Dosiero.

Noto. Kvankam neoficiala, tiu vorto dum kelka tempo estis la plej ofte uzata termino por la nocio; ĝi estas radikŝpara kaj senambigua. Tamen ĝi ŝajnas nesufiĉe kontrasta kompare kun rikordo; ne ĉiuj dosieroj estas rikorde strukturitaj (kp datumstrio); kaj se estas tiel, la du radikoj tro ofte apudiĝas, kio sonas malagrable.

1996-02-29


rikord·o [KKV, Cab, MMES] —

Grupo de datumoj uzebla en iuj operacioj (precipe ĉe eneligo) kiel unu tuto; speciale en la programlingvoj, datumstrukturo kies anoj (kampoj) povas havi diversajn tipojn (vd ekzemplon Rikordoj en Paskalo).

En Paskalo la kampoj estas indikataj per nomoj, kies deklaroj estas parto de la rikordotipa difino. Kiel en tabelo, en rikordo ĉiuj datumanoj estas ajnvice atingeblaj (per kampatingo) sed malkiel ĉe la indichavaj variabloj la indiko de la atingota kampo (la relativa adreso) estas determinebla jam dum la traduktempo (tamen la bazo de la adreso estas kalkulata rultempe). Kp superrikorda ordono, unio, klaso. En ALGOL-68, PL/I kaj C la rikordoj nomiĝas «strukturoj».

Angle: record
Ruse: запись

1996-02-29


rikord·o·tip·o

Malsimpla tipo kies elementoj estas rikordoj. En Paskalo:

   rikordotipo = "RIKORDO" kamplisto "FINO". 
   kamplisto = 
      [(komuna_parto [";" kaza_parto] | kaza_parto) [";"]]. 
   komuna_parto = 
      nomlisto ":" datumtipo{";" nomlisto ":" datumtipo}. 
   kaza_parto = 
      "KAZO" [kazetikedo ":"] tipnomo "EL" 
      rikorda_kazo{";" rikorda_kazo}. 
   kazetikedo = nomo. 
   rikorda_kazo = konstanto {"," konstanto} ":" "(" kamplisto ")".

La tipnomo de la kazetikedo (kaj sekve, de la kazmarkoj) devas indiki numereblan tipon.

Vd ekzemplojn (Rikordoj en Paskalo); la lasta el ili (pri figuro) montras, kiel oni povas difini varihavan rikordotipon, t.e. rikordotipon kies elementoj povas aparteni al pluraj strukturaj varioj (kazoj). Unue estas listigataj la kampoj, komunaj al ĉiuj varioj (la kampoj x, y, areo, f), kiuj formas la komunan parton de la rikordotipo; poste sekvas la kaza parto, t.e. la kampoj, kies ekzisto en individua rikordo dependas je la kuranta valoro de la kazetikedo (komunparta kampo, en la ekzemplo, f). La akcepteblaj valoroj de la kazetikedo estas listigitaj estiel «kazmarkoj» (en la ekzemplo, la konstantoj triangulo, ortogramo, cirklo); oni facile konstatos la similon de tiu kazfrazo al la kaza ordono.

Angle: record type
Ruse: тип записи

1996-02-29


rikur·a [EKV] —

Mat.:

  1. Rikura ekvacio estas ekvacio esprimanta nekonaton xn per funkcio de la nekonatoj xn−1, xn−2, … xn−k.
  2. Rikura formulo de la ordo k estas esprimo de la formo

    an = f(n, an−1, an−2, … an−k)

    kiu por n>k prezentas ĉiun anon de la sekvenco { an } per la antaŭirantaj k anoj an−1, an−2, … an−k; ekz-e la Ĉebiŝovaj polinomoj de la unua speco Tn estas ligitaj per rikura formulo de la 2a ordo:

    Tn(x) = 2·x·Tn−1(x) − Tn−2(x)

Rim. Vd ĉe rekursia funkcio, rekursio.

Angle: recurrent
France: récurrent
Germane: rekurrent, rückläufig
Ruse: рекуррентный, возвратный

1996-02-29


rikur·o [EKV], indukto —

Mat.: Maniero de rezonado ebliganta pruvi, ke predikato veras por ĉiuj elementoj de nefinia numerebla aro. Por pruvi aserton A(n) por ĉiuj n EN N, oni unue pruvas A(0) — la bazo de la rikuro, de la indukto, kaj poste la implikacion A(n)→A(n+1) — la indukta (resp. la rikura) paŝo.

Rim. Vd ĉe rekursia funkcio, rekursio.

Angle: induction
France: récurrence
Ruse: индукция

1996-02-29


rilat·a datum·baz·o

Datumbazo aranĝita kiel aro da rilatoj (ortaj tabeloj) super koncernaj domajnoj.

Angle: relational data base
Ruse: реляционная база данных

1996-02-29


rilat·a operaci·o

En programlingvoj, operacio testanta, ĉu por ĝiaj argumentoj validas koncerna rilato, kaj liveranta Bulean rezulton. Ekz-e en Paskalo, la operacioj

= ≠ ≤ ≥ < > EN

Kp kompara operacio, rilatsimbolo.

Angle: relational operator
Ruse: операция отношения

1996-02-29


rilat*o

Mat.: R estas n-loka rilato super aroj A1, … An, se R estas subaro de la Kartezia produto A1×…×An. Anstataŭ ‹a1, … an› EN  R oni kutime skribas R(a1, … an) — aŭ, por la dulokaj rilatoj, a1Ra2.

Noto. Kp rejŝo.

Angle: relation
Ruse: отношение

2000-10-02


rilat·simbol·o

Parto de Bulea esprimo, simbolo de rilata operacio. En Paskalo

   rilatsimbolo = "=" | "≠" | "<"| "≤" | ">" | "≥" | "EN".

Angle: relational operator
Ruse: знак операции

1996-02-29


ring·o

Mat.: Nevakua aro A kun du operacioj, adicio + kaj multipliko · tiaj, ke ‹A, +› estas komuta adicia grupo, ‹A,·› estas duongrupo, kaj la multipliko distribueblas rilate al la adicio:

a·(b+c) = a·b+a·c
(b+c)·a = b·a+c·a

Ringo estas komuta se ĝia multipliko estas tia. Ekz-e: ĉiuj entjeroj kun la normalaj adicio kaj multipliko; la racionoj; ĉiuj kvadrataj matricoj super CR; ĉiuj racionkoeficientaj polinomoj. Kp korpo, superringo.

Angle: ring
Ruse: кольцо

1996-02-29


ripar·ebl·a

Pri eraro, paneomisfunkcio, kiujn oni povas ripari rutine aŭ aŭtomate (vd riparo).

Angle: recoverable
France: erreur réparable
Germane: behebbarer Fehler
Ruse: поправимая ошибка, исправимая ошибка

1996-02-29


ripar*o

Reveno al normala funkciado post paneo, misfunkcioeraro.

Angle: recovery
Ruse: восстановление, исправление

1996-02-29


risurc·o, rimedo —
  1. Logika aŭ fizika parto de komputila sistemo kiu estas disponigebla al procezo; ekz-e, la tempo de la ĉefprocesoro, peco de la ĉefa aŭ ekstera memoro, fizika aŭ logika disponaĵo. Speciale oni distingas opuzajn risurcojn (risurco estas opuza se ĝi estas disponigebla al pluraj procezoj samtempe, do, se pluraj procezoj povas kolektive, ope ĝin uzi) kaj kritajn,monopolajn risurcojn (ĉiumomente tian risurcon rajtas uzi ne pli ol unu procezo).
  2. Speciale, operaciuma rimedo kiun oni povas uzi kiel parametron de procezo sen retraduki aŭ rebindi ties programajn komponantojn; ekz-e dialogujoj, rastrumaj grafikaĵoj aŭ tiparoj.

Noto. Oni proponis ankaŭ resurco, risurso [Pt]. La formo risurco troveblas jam en la verkaro de INTERKOMPUTO («Teoriaj kaj praktikaj problemoj de la programado», Budapeŝto 1982, pĝ 9).

Angle: resource
Germane: Betriebsmittel
Itale: risorsa
Ruse: ресурс; средство

1996-09-22


robot·o

«1 Homaspekta aŭtomato, kapabla obei certajn ordonojn kaj fari komplikajn taskojn» [PIV1]. Tia roboto konsistas el manipulilo (artika brako kun pinĉilo) kaj stiranta organo (kutime bazita sur mikroprocesoro). Iuj robotoj havas veturkapablon.

Angle: robot
Ruse: робот

1996-02-29


Rom(an)a*

Rilata al Romo aŭ rom(i)anoj.

Noto. En nia Leksikono temas pri Romaj ciferoj kaj pri Romaj tiparoj (vd klasika fasono kaj literoj Latinaj). Pro falsa internacieco latinida-angla, PIV1 preferas la formon Romana (kvankam ties -an estas nura adjektivigilo, estiganta krome malnecesan konfuzon kun la proza ĝenro); male, laŭ la tradicioj germana kaj Orient-Eŭropa ni preferas la mallongan formon Roma, sen la balasta kaj misgvida kvazaŭsufikso. Cetere, kp «romanika stilo».

Angle: Roman
France: romain
Germane: römisch
Ruse: римский

1996-02-29


Evi. Rom(an)a fason·o, romana tipo [PIV1] —

Lib.: Rekta fasono (magra).

Noto. Malfacilas eviti la terminformon «Rom(an)a fasono» pro ĝia ofteco en la anglalingvaj iloj (printiloj, tekstotraktiloj), kvankam ĝi estas plursenca kaj havas iom diversajn signifojn en la Eŭropaj lingvoj:

Angle: Roman type
Ruse: прямой светлый шрифт с засечками

1996-02-29


rond*ig·o [KKV] —

Ofte oni ne povas simple stumpigi tro longan nombroprezenton, ĉar tio malekvilibrigas la erarojn. Ĝenerale, se ne estas speciala rezono por preferi rondigon ĝis la plej proksima prezentebla valoro plia — tiel nomatan superrondigon, — aŭ ĝis la malplia — la subrondigon, — oni elektas la proksimrondigon. Por la dekuma nombrosistemo la proksimrondigo efikas jene: se en la plej peza el la forĵetataj ciferpozicioj estas valoro plia ol 4, tiam la plej malpeza el la restantaj ciferpozicioj estas krementata je 1. La Paskala prafunkcio ronde rondigas reelojn ĝis la plej proksima entjero.

Angle: rounding off (rounding down, rounding up)
Ruse: округление

1996-02-29


RTF, Riĉa Teksto-Formato —

Askiigita prezento de tekstoj, ellaborita de Majkrosoft por transporti tekstojn inter la verkilo Word kaj aliaj tekstotraktiloj.

Angle: RTF, Rich Text Format
Ruse: расширенный текстовый формат

1996-02-29


ruband·a matric·o

Mat.: Matrico kies ĉiuj nenulaj elementoj situas en «rubando» paralela al la ĉefdiagonalo. La rubandolarĝo estas

maks aij≠0 |i − j|

Ekz-e diagonala, tridiagonala matricoj.

Angle: banded matrix
Ruse: ленточная матрица

1998-08-04


ruband*o, strio, bendo

Laŭ PIV1,

  1. Longa mallarĝa teksaĵo el silko, kotono, lano ks, uzata i.a. kiel ornamo
  2. (…)
  3. Peco el ia ajn materialo, havanta la formon de rubando: … magneta rubando de magnetofono
inkrubando. rubando, trapenetrita de inko, kaj intermetiĝanta inter la tipoj kaj la papero en skribmaŝino.
Estas persista maniero misuzi la neoficialan bendon por la signifoj, por kiuj tute sufiĉas la Fundamenta «rubando»; tion ni opinias evitinda kaj preferas la terminojn trurubando (cetere, jam malaktuala), memorrubando (de abstrakta aŭtomato) ktp. Vd ankaŭ reklamrubando.

Angle: tape
Ruse: лента

1996-02-29


rub·uj·o, paperkorbo —

Dosierujo por forigataj dosieroj (programoj, dosierujoj). Oni povas repreni dosieron el la rubujo, se oni rebezonas forigitan dosieron kaj se intertempe oni ne malplenigis la rubujon. Kp forgesujo.

Angle: recycle bin, waste basket
Ruse: корзина

1999-03-18


rul*-

Traduko proponata por la anglaj run, to run — fakvorto por «programplenumado». Iuj uzas «esperantigon» runi, sed tio estas malbela, kaj la Kongresa runo de Kalocsay neniel koncernas komputadon. La tradukprunto kuri, kurigi aspektas nenature. Estas bone, ke rul- kaj la angla run tre proksimas fonetike (kp rultempa sistemo — angle run-time system). Similan formon uzas la rumanoj: rulare.

Noto. La verbregado: «ruli programon SUR komputilo PER plenumsistemo, operaciumo»; se tiaj precizigoj ne estas bezonataj, oni povas diri «lanĉi, ekigi, startigi, plenumi programon». — Kp rulumi.

Angle: run
France: (faire) tourner

1996-02-29


rul*o

Unuopa apliko de komputilo aŭ disponaĵo por plenumi certan laboron.

Angle: run
France: exécution, relance, passage
Germane: Lauf, Durchlauf
Ruse: прогон, запуск, счёт, период исполнения

1996-02-29


rul·temp·a, dinamika —

Rilata al la (periodo de) programplenumo (kontraste al statika, traduktempa).

Noto. La logika kontrastaĵo por «statika» estus ne dinamika (la forto ne ĉiam estigas movon) sed «kinet(ik)a».

Angle: run-time, dynamic
Ruse: динамический, периода исполнения

1996-02-29


rul·temp·a erar·o

Eraro kiun la tradukilo ne povas malkovri kaj kiu manifestiĝas nur rultempe. Rultempaj eraroj estas pli malfacile troveblaj ol la traduktempaj. La plej oftaj rultempaj eraroj estas valoreksceso, maltaŭga datumo en dosiero (aŭ eĉ malesto de bezonata dosiero), variabla argumento ne valorizita ktp.

Angle: run-time error
Ruse: динамическая ошибка, ошибка периода исполнения

1996-02-29


rul·temp·a sistem·o

Tiu parto de la programaro de programada sistemo, kiu entenas modulojn kaj procedurojn, vokojn al kiuj la tradukilo metas en la celprogramon por traduki certajn esprimilojn de la fontlingvo; tiuj vokoj estas plenumataj rultempe (ekz-e la dosieradministraj operacioj).

Angle: run-time system
France: système d'exécution
Germane: Laufzeitsystem
Ruse: исполнительная система, система поддержки исполнения

1996-02-29


rul·um·i [PIV1] —

Ŝovi ekranon aŭ fenestron tra datumo kies ekrana prezento estas tro longa kajaŭ tro larĝa, tiel ke maleblas vidigi ĝin tute.

Noto. Tia ŝovo pensigas pri la Mezepokaj skribruloj, kiujn oni legis rulumante (transvolvante) la pergamenon de unu bastoneto al la alia. Laŭ PIV1, rulumi = volvi (1) t.e. «plurfoje rondmeti ion flekseblan ĉirkaŭ io alia … kp bobeni».

Angle: scroll(ing)
France: défiler, dérouler
Ruse: прокрутить, прокрутка

1996-02-29


rul·um·skal·o

Speco de rulumilo en interaga sistemo, ekrana zono ĉe fenestrorando, prezentanta tutan dimension (vertikalan aŭ horizontalan) de la traktata datumo (teksto, bildo), kun «ruluma kursoro», prezentanta la kurantan pozicion en la datumo. Tiu ruluma kursoro estas ŝovebla per la muso, kio ebligas rulumi la traktatan objekton.

Angle: scroll bar
Ruse: линейка прокрутки

1996-02-29


RVB

Ruĝo, Verdo, Bluo estas tri bazaj koloroj, kies miksaĵoj generas ĉiujn ajn kolorojn. Kolorajn bildojn oni ofte prezentas per sekvencoj de RVB-triopoj. RVB respondas al la tri elektronĵetiloj de kolora katodfaska bildotubo (kineskopo).

Oni povas paroli pri «RVB-ekrano» (kolora ekrano, kontraste al unukolora).

Detaloj

Angle: RGB (Red, Green, Blue)
France: RVB (Rouge, Vert, Bleu)

1997-07-22


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion