AME - Aktuala metodo de Esperanto

 


Bildo de la instruilo
   

Bibliografiaj notoj



Verkisto(j): MATTOS, Geraldo
Eldonejo kaj jaro: Fonto, 1987
Tipo de instruilo: lernolibro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: internacia
Aĝgrupo: nedifinita
Aĉeteblo: UEA: €9,90 (sen imposto) FEL: €4,00 (fina prezo) ELNA: $10,00 JEI: JPY 1800
 
 

Strukturo



Enkonduko: estas
Indekso: estas, leksika
Enhavo: Konstruo de ĉiu leciono
1. Antaŭteksto
2. Listo de vortoj
3. Instruo pri la lingvo (klarigoj de gramatikaĵoj)
4. Teksto
5. Interpreto de la mesaĝo (kontrolo de la kompreno per demandoj kaj ekzercoj)
6. Praktiko de la lingvo (diversaj gramatikaj kaj leksikaj taskoj)
7. Postteksto
Unuoj: 12
Longeco de unu unuo: 10-12p.
Vortlisto: estas, lecionfine, unudirekta
Gramatikaj resumoj: ne estas
Solvoj por la ekzercoj: ne estas


Konstruo de unu leciono:

Teksto: dialogforma
Ekzercoj: gramatikaj, leksikaj
Gramatikaĵoj: klarigitaj en teksto, sed sen fakterminoj, ekzercigitaj en taskoj
Demandoj: rilataj al la legaĵo


Enhavo de la tekstoj:

Tipo: ĉenrakontoj kun samaj rolantoj
Kulturaj konoj pri E-o: En la legaĵoj rolas esperantistoj, kiuj korespondas kaj planas (finfine sukcesas) renkontiĝi dum la 72a, jubilea kongreso en Varsovio. Oni en simplaj, mallongaj tekstoj ekkonas plurajn trajtojn de la e-kongresoj.


Metodo:

Metodkomentoj: Miksita metodo, surbaze de rektaj elementoj kaj principoj de aplikita lingvistiko.
 
 

Ekstera formato, aspekto


Mezuro: 21x13,5cm
Paĝnombro: 144
Koloreco: nigra-blanka
Ilustraĵoj: nenio
Legebleco: bona
Kunligmaniero: bindita
Ĝenerala aspekto: bona
 

Fermu la instruilfenestron