Amuza legolibro en Esperanto

Gradigitaj legaĵoj en simpla lingvo-stilo

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): LIENHARDT, Albert
Eldonejo kaj jaro:   HEA, Budapest, 1989
Tipo de instruilo: legolibro
Nivelo: por pluraj niveloj
Celgrupo: internacia
Aĝgrupo: plenkreskuloj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La kolekto de 100 amuzaj rakontetoj estas verkita laŭ striktaj principoj de la aŭtoro, kiu maksimume provis helpi la klaran kaj bonan komprenon de la lingvo, atentis pri la aŭtenteco de la gramatikaĵoj, dediĉis en la libro grandan atenton ankaŭ al la prononcado.
La mallongajn tekstojn sekvas 10 demandoj kaj iliaj respondoj, por helpi ĉefe la memlernantojn. La temoj kaj leksiko de la rakontoj trateksas la ĉiutagan vivon kaj reprezentas iun humuron.
La libron ni konsilas kiel kompletigan materialon jam ekde la frua etapo de la lingvolernado.

Opinio de la legantoj:

Nomo: Palma Csiszar (cspalma@freemail.hu)
Dato: 2004-03-15
Takso: * * * * *
Komento: Tre utila helpmaterialo. La anekdotoj uzas la bazan vortrezoron nur kun kelkaj novaj esprimoj. Komence mi ne sciis, kiel uzi la demandojn, sed fakte ili estas tre utilaj por ekzercigi la demandovortojn kaj uzi la novajn esprimojn de la anekdoto.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

 

Fermu la instruilfenestron