Angla-Esperanta-Hungara etvortaro

pri Lernado kaj Laboro

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): KOUTNY, Ilona
Eldonejo kaj jaro:   PRODRUK, Poznań 2002.
Tipo de instruilo: vortaro
Nivelo: por pluraj niveloj
Celgrupo: nacilingva
Nacia(j) lingvo(j): angla, hungara
Aĝgrupo: plenkreskuloj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La laŭtema vortareto enhavas 1200 vortojn kaj esprimojn en la unuopaj temoj kaj celas ĉefe progresantojn, kiuj intencas riĉigi sian vortprovizon pri la du pritraktataj temoj: lernado kaj laboro. La vortoj kaj esprimoj estas listigitaj en tri paralelaj kolumnoj: angla (markitaj la britaj kaj usonaj diferencoj), esperanto kaj hungara. La tipografie eligitaj kapvortoj sekvas unu la alian en iu pragmatike logika ordo, tiel personoj, alkutimiĝintaj al laŭalfabetaj listoj povas havi malfacilaĵojn. Sub la kapvortoj la esprimoj grupiĝas jene:
● la diversaj tipoj de la kapvortoj;
» verboj kaj rilataj esprimoj;
○ adjektivoj;
♣ vortoj, asocieblaj al la kapvorto.
Fine de la libro troviĝas kelkaj modelekzercoj por montri kiel oni povas efike uzi la vortareton. Estas planite krei alialingvajn vortaretojn de la sama temo kaj eldoniĝos alitemaj vortaretoj en la sama serio.

Recenzo(j):

Monato, 2004. januaro 25p.

Opinio de la legantoj:

El 2 opinioj, la averaĝa takso estas 5,0.

Nomo: KURUCZ GÉZA (suli267@szeged.sulinet.hu)
Dato: 2004-03-07
Takso: * * * * *
Komento: Bonega, praktike uzebla por progresantoj kun multaj interesaj ekzercoj.


Nomo: FELSZEGHY JUDIT (panorama.h@vnet.hu)
Dato: 2004-03-07
Takso: * * * * *
Komento: Tre bona libro, kun bone uzeblaj vortoj kaj ekzercoj por progresantoj. Mi volontege uzas ghin kiel instruisto.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron