Aŭtodidakta lernolibro de Esperanto por mongollingvanoj (3a eld.)

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): RINĈEN, B. Junŝoob
Eldonejo kaj jaro:   Ulanbator, 1992.
Tipo de instruilo: lernolibro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: nacilingva
Nacia(j) lingvo(j): mongola
Aĝgrupo: nedifinita

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

Kvankam la libro verkiĝis por aŭtodidaktaj lernantoj de E-o, estas malfacile imagi ke oni, krom la pasivaj kapabloj (legado, kompreno) povas ellerni mem el la libro ankaŭ aktivajn lingvajn kapablojn (kiel skribado, verkado en e-o, kaj parolo en la lingvo).
La strukturo de la lecionoj: unue venas la vortolisto (e-o-mongola), ĉe gramatikaj elementoj iom da klarigo, poste la tiel nomataj ekzercoj, kiuj fakte estas la legaĵoj de la unuo. Krom la lastaj kelkaj lecionoj, tiuj legaĵoj estas senkoheraj modelfrazoj (kiuj servas ĉefe gramatikajn celojn, kaj duagrade prezentas erojn el la E-o mondo kaj kulturo, kaj donas geografiajn, turismajn informojn, aŭ servas nur pure gramatikajn celojn. La leciono enhavas ankoraŭ komentarian parton por detaligi la gramatikaĵojn. Neniu ekzerco, tasko igas la lernanton je aktiva uzo de la lingvo.
En la fina parto la lernilo donas 28 paragrafojn el la fundamenta krestomatio, kune kun akompanaj vortolistoj. La libron finas vortolisto e-o-mongola. (La tajperojn de la libro oni povas korekti memstare laŭ zorge kompilita - iom longa, tamen ne kompleta - erarlisto.)
Nekonante alian lernilon por mongollingvanoj, ni nur esperi povas, ke ekzistas aliaj, aŭ ke la samideanoj en Mongolio uzas pli modernajn, pli laborigajn internaciajn lernilojn.

Opinio de la legantoj:

Ankoraŭ ne estas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron