Baza Cseh-kurso

Gvidilo kaj modelo por instruantoj

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): CSEH, A. - CHILDS-MEE, A.
Eldonejo kaj jaro:   IEI-Den Haag, 1992. (8a eld.)
Tipo de instruilo: lernolibro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: internacia
Aĝgrupo: nedifinita

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La libro estas NE lernolibro, uzenda por la lernantoj, sed estas gvidlibro por tiuj, kiuj gvidas kurson laŭ la klasika CSEH-metodo, aŭ volas sekvi (eble nur studi, analizi) la paŝojn, materialon verkitajn de la granda pedagogo mem, en la tridekaj jaroj, kaj tralaboritajn de A. Childs-Mee, fama Cseh-instruisto.
La materialo nepre havendas por tiuj, kiuj sekvas Cseh-metodan seminarion por fariĝi Cseh-instruisto.
En la libro troveblas tekstoj pri la metodo mem, utilaj konsiloj por instruistoj de E-o (eĉ se ne Cseh-metodaj).
Informoj pri Andreo Cseh kaj pri la de li fondita instituto: IEI

Opinio de la legantoj:

El 5 opinioj, la averaĝa takso estas 3,0.

Nomo: Danuta (vojdan2@go2.pl)
Dato: 2003-01-12
Takso: * * * *
Komento: Cseh metodo. "La plej bona metodo estas instrui Esperanton per Esperanto". Paroligo estas principo de la metodo. Dum la lecionoj la libroj ne estas bezonaj. Por la hejmaj taskoj oni povas prepari pli da demandaroj kaj ekzercoj. Cseh instruisto povas instrui en ĉiu loko de la mondo ne konante la naciajn lingvojn de kursanoj. Tuja konversacio kun fremda lingvano pruvas sen dubo la utilecon de Esperanto. De la jaro 1929-a la metodo estas daŭre tre bona pro ĝia specifa etoso, kiu ligas instruiston kun kursanoj. Subtila humuro agrabligas la lecionojn. *** Andreo Cseh ----------------- " Ne imitu sklave, sed ŝanĝu, transformu la materialon laŭ personeco, temperamento de la instruisto, laŭ la klareco kaj intereso de la lernantoj kaj laŭ la lokaj cirkonstancoj.Havu inventemon por ŝanĝi ion laŭ momentaj bezonoj."


Nomo: Boris Kolker (kolker@stratos.net)
Dato: 2002-07-18
Takso: * * *
Komento: En malnovegaj tempoj, kiam en Sovet-Unio tute mankis Esperanto-lernolibroj, mi (kaj miaj lernintoj) instruis per Cseh-metodo. Mia entuziasmo pri ĝi ne forpasis, kaj mi varme skribis pri ĝi en mia lernolibro "Vojaĝo en Esperanto-lando". Tamen la tekstaro vere iom malnoviĝis. Mi ne certas, ĉu iu, samtalenta al la aŭtoro, povus samvalore verki modernajn anstataŭaĵojn.


Nomo: Aleksandr Ingor (ingor@rambler.ru)
Dato: 2002-06-16
Takso: * * * *
Komento: La metodo estas vere unika, sed ĝia efektiveco multe dependas de instruisto. Oni ne devas trakti ĝin kiel dogmo. Krea aktiveco de la instruisto kompencos la malnoveco de la metodo.


Nomo: Rubeno Fernández Asensio (rubeno@usitmail.com)
Dato: 2002-01-12
Takso: * *
Komento: Estas malpli ol libro, sed speco de arkeologia postsigno de la pionira laboro de Andreo Cseh. Multaj aspektoj, kiel la redonataj opinioj pri la rolo de la virinoj au pri la "primitivaj" popoloj, estas vere ofendaj nuntempe. Tamen, de instruika vidpunkto, chu kiel modelo, chu kiel malmodelo, estas sorĉa kaprompilo kaj ideofonto por chiuj instruistoj alfrontintaj au alfrontontaj fremdajn klasojn sen komuna lingvo. Estus bone se nuntempaj Cseh-instruistoj eldonus libroforme sian veran praktikon en klaso.


Nomo: Ulrich Matthias (Ulrich.Matthias@t-online.de)
Dato: 2002-01-07
Takso: * *
Komento: La Cseh-metodo estas tre bona, sed tiu ĉi libro entenas ĉefe la arkaikajn tekstojn de Cseh. Ni tre bezonus pli modernajn tekstojn por Cseh-metoda instruado.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron