|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
PILGER, F. Wouter |
Eldonejo kaj jaro: |
UEA, Rotterdam, 2001. |
Tipo de instruilo: |
vortaro |
Nivelo: |
por pluraj niveloj |
Celgrupo: |
internacia |
Nacia(j) lingvo(j): |
esperanto |
Aĝgrupo: |
nedifinita |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La malgranda, poŝformata libreto estas Esperanto-Esperanto
vortaro kun zorge - laŭ la ofteco kaj utileco - elektita baza vortprovizo.
Al la ĉ. 2700 radikoj la aŭtoro donas simplajn klarigojn (sen postulo
precize difini la vortojn) por tiel helpi tiujn uzantojn, al kiuj mankas
nacilingvaj vortaroj, eble tro grandas aŭ kostas aliaj Esperanto-Esperanto
vortaroj.
La markado de la radikoj pere de ciferoj de 0 ĝis 9 donas indikon pri
la ofteco de la koncerna vorto, kaj la marko: "steleto en cirklo" aludas
al la aparteno al la plej oftaj 1000 radikoj de la internacia lingvo tiel
krom la kutimaj vortaraj funkcioj la libreto bone povas servi simplan,
sisteman vortriĉigon. Ĝi utilas ankaŭ por la instruista laboro (ĉefe
se temas pri rektmetoda instruado) aŭ por kreado de enigmoj kaj vortludoj.
La libreton ni trovas utila: "bona por esti uzata, bona por atingi
rezulton".
Ekzistas ankaŭ reta
versio de la vortaro.
Recenzo(j):
Monato,
2002/7. 24p.
Opinio de la legantoj:
El 2 opinioj, la averaĝa takso estas 5,0.
Nomo: kolker@stratos.net (kolker@stratos.net)
Dato: 2003-03-23
Takso:
Komento: Mi vidis tiun bonegan (kaj simplan!) vortaron en la reto.
Nun mi aĉetis ĝin kaj varme rekomendas ĝin al ĉiuj, speciale al tiuj,
kiuj legas mian libron "Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso kaj
Gvidlibro pri la Esperanta kulturo".
Nomo: vojdan (vojdan2go2.pl)
Dato: 2003-01-05
Takso:
Komento: Konciza kaj trafa klarigo de vortoj. En la simpleco estas
ĝia saĝeco.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|