Being Colloquial in Esperanto

A Reference Guide

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): JORDAN, David.K.
Eldonejo kaj jaro:   ELNA, 1999. (2a eld.)
Tipo de instruilo: gramatika libro
Nivelo: por progresantoj
Celgrupo: nacilingva
Nacia(j) lingvo(j): angla
Aĝgrupo: plenkreskuloj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La ŝajne klasikaj gramatikaj temoj kaj eroj estas traktataj speciale, kun multaj jes ja kaj male konsilendaj ekzemploj, daŭre kun usonanglen tradukitaj frazoj. Duonon de la libro okupas la "falsaj amikoj", bone kaj klarige prezentita listo de eventualaj "kaptiloj". Rekomendata por gramatikumemuloj, ĉefe kiel instrulegaĵo.

Recenzo(j):

Esperanto, 1995. aprilo (73p.)

Opinio de la legantoj:

Nomo: Boris Kolker (kolker@stratos.net)
Dato: 2002-09-30
Takso: * * * * *
Komento: Tiun ĉi libron publikigis tre aŭtoritata eldonejo. La libro troviĝas en multaj gravaj publikaj kaj universitataj bibliotekoj de Usono kaj kreas respektindan bildon pri Esperanto. Mi opinias, ke esperantistoj de ĉiu lando zorgu pri tio, ke la plej gravaj bibliotekoj de ĉiu lando havu tre bonajn (enhave kaj aspekte!) nacilingvajn lernolibrojn kaj vortarojn de Esperanto kaj ankaŭ informajn librojn pri Esperanto. Tio estas minimumo. La libro de David Jordan estas tre detala, originala kaj saĝa. La mirinde bona partego pri falsaj amikoj povas esti ege utila ne nur por anglalingvaj esperantistoj, sed ankaŭ por ĉiuj esperantistoj, kiuj scias aŭ studas la anglan lingvon.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron