Ĉefaj principoj de fremdlingvo-instruado, La

Instruado - sen turmentado!

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): MELNIKOV, Aleksandro
Eldonejo kaj jaro:   Rostov-na-Donu, 1999.
Tipo de instruilo: metodika libro
Celgrupo: internacia
Aĝgrupo: plenkreskuloj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La libreto estas praktika manlibro por isntruistoj kaj instruemuloj. Ĝi liveras multajn uzeblajn konsilojn por kursgvidantoj, kiuj intencas fari pli efikaj kaj interesaj siajn lecionojn. Detele legeblas informoj pri kelkaj metodoj, prezentiĝas (bedaŭrinde nur supraĵe) ankaŭ kelkaj lerniloj. Kadre de la psikologiaj-didaktikaj aspektoj estas analizataj kelkaj tipaj situacioj de la instruprocezo kaj doniĝas konsiloj (“konkludoj”) por sukcesigi tiujn kazojn. En la sekvaj partoj la aŭtoro, sperta kursgvidanto, donas utilajn, ofte spritajn priskribojn por dekoj da konkretaj instrupaŝoj, instruendaj temoj. Verŝajne tiuj partoj estas la plej originalaj kaj utilaj eroj de la libro.
El la unua eldono apenaŭ restis ekzempleroj en la libroservoj, pro tio ni kuraĝas sugesti almenaŭ du ideojn por la eventuala sekva eldono kaj re-redaktado:
1) Por ke la legantoj pli facile orientiĝu en la informamaso estus bone, se la tipografia kaj paĝaranĝo estus pli logika kaj strukturita, aŭ almenaŭ bona indekso helpus la malkovradon.
2) La listo pri la plej bonaj internaciaj Esperanto-kursoj estas tro limigita kaj unuflanka, neniel aktuala, nek mondskala.
Ĉiukaze la libron ni konsilas eĉ al spertaj kolegoj por ke ili akiru novajn ideojn.

Recenzo(j):

Valoraj konsiloj en konciza volumo, IPR, 2000/2.

Opinio de la legantoj:

Ankoraŭ ne estas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron