Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
SMIDÉLIUSZ, Katalin |
Eldonejo kaj jaro: |
Sabatejo, 1997. (3a eld.) |
Tipo de instruilo: |
ekzercaro |
Nivelo: |
por mezniveluloj |
Celgrupo: |
internacia |
Aĝgrupo: |
plenkreskuloj |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
Utila materialo por evoluigi la komprenkapablon; interesaj,
ofte humuraj tekstoj pri strangaĵoj. Ruzaj demandoj, variaj ekzercoj.
Bonkvalita sonmaterialo, kun klara prononco de diverslingvaj parolantoj.
Legu la antaŭparolon por bone uzi la libron! Aĉetu kaj uzu nur kun la
kasedo!
En nia LERNILOTEKO
vi trovas specimenojn el la libro.
Vidu adaptitajn ekzercojn en esperanto,
en la franca, germana, hungara,
kataluna, pola kaj rusa lingvoj.
La kompleto aĉeteblas ankaŭ ĉe la aŭtoro
Recenzo(j):
Esperanto, 1995.nov.(p.193.)
IPR.,1993/2 (p.24.)
Debrecena Bulteno, 1993/aŭg. (p.16-17.)
Monato,1994.
januaro (p.23.)
Opinio de la legantoj:
El 4 opinioj, la averaĝa takso estas 4,8.
Nomo: Boris Kolker (kolker@stratos.net)
Dato: 2002-09-30
Takso:
Komento: Mi ĉiam estis konvinkita, ke la plej taŭga maniero por
instrui al progresantoj estas uzado de bonkvalitaj beletraj kaj informaj
tekstoj. Pri beletraj tekstoj tion bone demonstris Claude Piron. Pri informaj
tekstoj tion bone demonstris Katalin Smideliusz. Estas feliĉa ideo surbendigi
kaj aŭskultigi tiajn tekstojn en modela prononco kaj presi libroforme
diversspecajn testojn pri komprenado. Tia lernilo estas unika en Esperantujo
kaj vaste uzinda.
Nomo: Judit Felszeghy (panorama@mail.digitel2002.hu)
Dato: 2002-06-29
Takso:
Komento: Tre bona materialo por praktikado, aŭdo-komprenemo. Sola
pretendo, ke por uzi la kasedon kaj la libron kiel eble plej frue, necesus
pli sentebla laŭgradeco en la materialo.
Nomo: Pálma Csiszár (abonasoft@pro.hu)
Dato: 2002-06-29
Takso:
Komento: Tre bona materialo, foje malfacila pro la vorttrezoro,
kaj eksterlandajn voĉojn la lernantoj ofte malpli komprenas. Tamen tre
bona por hardiĝi. La hungara lingvoekzameno estas pli facila.
Nomo: Mónika Molnár (esperanto_momix@yahoo.it)
Dato: 2002-05-16
Takso:
Komento: Ĝi estas unu el la plej utilaj materialoj, kiujn mi daŭre
uzas. Ĝi estas precipe bone uzebla en la porekzamena prepara fazo. La
kontrol-demandoj estas nekredeble ruzaj! Se vi sukcesas respondi ilin
sen erari, vi povas ja certi pri via tre bona lingvo-nivelo! Sukcesojn!
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|