|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
KOHRS, Charlotte |
Eldonejo kaj jaro: |
Infanoj ĉirkaŭ la mondo, San Diego, 1993. |
Tipo de instruilo: |
lernolibro |
Nivelo: |
por komencantoj |
Celgrupo: |
internacia |
Nacia(j) lingvo(j): |
esperanto |
Aĝgrupo: |
infanoj sub 10 |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La materialo estis verkita por infanoj inter 7 ĝis 14
jaroj kaj prilaboras la unuan fazon de ilia e-lernado. La leksiko konstruiĝas
ĉirkaŭ gravaj demando-strukturoj (vd. la enhavliston) kaj ties respondoj.
Sur la folioj ofte estas spaco ankaŭ por enskribi vortojn, solvojn.
Ĉarmaj infandsegnaĵoj faras la paĝojn pli allogaj. La leksiko, ĉefe
prilaborata estas: numeraloj, bazaj personaj informoj, geografiaj konoj,
homa korpo, koloroj. Al la enlecionaj lernendaĵoj strikte ligiĝas pedagogicele
verkitaj kantoj (ĉi tie kun muziknotoj), kiuj aŭskulteblas kaj legeblas
ankaŭ aparte en la eldonaĵoj Kantu kun Janico kaj
Johano.
La materialo aĉeteblas en la listigitaj libroservoj.
Ne-pagipovaj kursgidantoj povas peti ilin ĉe Ronald Glossop.
Poŝadreso: Ronald Glossop, 8894 Berkay Avenue, Jennings MO 63136, Usono.
Opinio de la legantoj:
Ankoraŭ ne estas.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|